Posts

Showing posts from October, 2012

Infanoj pli bone kapablas ridi

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio bonhumoro_kunigas.mp3 Listen on Posterous Infanoj petolas, ili stultumas, ili ŝatas esti tiklataj ĝis ili preskaŭ pisas en la kalsonon pro rido. Tiam la infanoj plenkreskas kaj se ili siatempe ridis 400-foje en tago, nun kiel plenkreskuloj ili faras tion nur 15-foje. Kvankam ridado estas tiom sanakcela. Kaj ĝi kunligas. Infanoj estas veraj ekspertoj de bona humoro. La kabaredisto kaj kuracisto Eckart von Hirschhausen foje diris: "Infanoj ridas 400-foje en tago, plenkreskuloj 12-foje kaj mortintoj tute ne. Eĉ la laiko ekkonas tie tendencon". Kaj tio jam montras kion povas lerni gepatroj de siaj idoj: la senantaŭjuĝan, senkomplikan manieron konsideri la aferojn kaj la kapablon ridi pro la malgrandaĵoj de la vivo. "Infanoj helpas al siaj gepatroj, vivteni sian propran humoron, ĉar ili ellogas bonhumoron el la ĉiutagaĵoj, diras Eva Ullmann, fondintino de la Germana Instituto por Bonhumoro". Tial por la

Ekologia agrikulturo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio ekologia_agrikulturo.mp3 Listen on Posterous La industria agrikulturo neglektas la fakton ke plantoj kaj bestoj plej bone kreskas se ili vivas en la ĝusta ekologia medio. Oni kultivas unu planton en grandegaj areoj, aldonas industrian sterkon kaj pesticidojn kontraŭ nedezirataj plantoj kaj bestoj. Tio ankaŭ funkcias, sed la kostoj  por tia sistemo estas enormaj kaj la grundo iom post iom dezertiĝas, la vivo en ĝi malaperas. Dum tiu industria agrikulturo en la industriaj landoj de la norda hemisfero ankoraŭ sufiĉe bone funkcias kvankam necesas subteni la tutan sistemon per ĉiam pli da subvencioj, en la cetera mondo la industria agrikulturo detruas la ekologiajn sistemojn kaj kaŭzas dezertiĝon kaj malsaton. La agrikulturistoj en la sudaj landoj nek havas la monon por grandaj maŝinoj, nek por industria sterko, nek por pesticidoj, nek por genteknike modifitaj semoj. Kaj por ili daŭrigebla produktado estas vivnecesa. Kaj t

Survoje al Tagiĝurbo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi teatraĵeton verkis kaj produktis Luiza CAROL el Israelo survoje1-4.mp3 Listen on Posterous Tiu ĉi teatraĵeto aperis en "Juna Amiko" de 2012/2.  La fotoj prezentas lernantojn el la bazlernejo "Munkácsy Mihály" en Pápa (Hungarujo).  La spektakleto okazis je la 7a de septembro 2012, okaze de festotago de la germana minoritato en Hungarujo. La Esperanta originalo estis hungarigita de Jozefo NEMETH kaj tradukita el la hungara en la germanan de s-ino  SZÜCS Judit, instruistino pri la germana, kiu reĝisoris la prezentadon en la germana. Sceno 1 el 4. [ Maljuna s-ino Verdamonto sidas sur seĝo de trajnvagono. Ŝi manĝas biskvitojn, kiujn ŝi prenas el saketo. Ŝi trinkas mineralan akvon el botelo. La trajno estas veturanta (aŭdiĝas la bruo de la radoj). Eniras la biletkontrolisto, s-ro Majavento.] S-RO MAJAVENTO: Saluton! Bonvolu prezenti vian bileton, s-ino!  [Li atente rigardas la s-ino

Kiel ni sentas la horŝanĝon

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio sentas_horsxangxon.mp3 Listen on Posterous Dum tiu ĉi semajnfino ni donace ricevas horon: La horloĝoj estas remetataj kaj ni povas dormi pli longe. Por la bioritmo tio estas ideala - kaj tamen evidente preskaŭ ĉiu dua virino havas problemojn. Kiam dum la nokto al dimanĉo en la norda hemisfero la horloĝoj estas remetataj al vintra horo, tio ĉe plej multaj homoj apenaŭ kaŭzas problemojn. "Tio estas definitive diferenco al la ŝanĝo al la somera horo. La nuna ŝanĝo estas al ni signife pli facile eltenebla", deklaras la germana profesoro Jürgen Zulley, dormesploristo ĉe la Universitato de Regensburg. Pro la ŝanĝo al la vintra horo ni ricevas 25-horan tagon kaj tio laŭ ekkonoj de la dormesploristoj estas ideala por la interna horloĝo. "Ni povas enlitiĝi pli malfrue kaj ellitiĝi pli malfrue. Tio estas por plej multaj homoj esence pli facila ol ellitiĝi unu horon pli frue", diras la fakulo. Laŭ lia sperto

Lingvo kiel nova produkto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio lingvo_nova_produkto.mp3 Listen on Posterous Por sukcesigi novan produkton en la merkato, la produktanto devas entrepreni multajn paŝojn por taŭgigi la produkton. Estas ofte longa vojo irenda ĝis la konsumantoj akceptas la novan produkton. Ĉiu produkto havas sian ekologian pozicion inter aliaj produktoj. Kiel plantoj pli bone kreskas se ĉirkaŭ ili estas aliaj plantoj kiuj subtenas la kreskadon, aŭ kiel necesas insektoj aŭ vermoj kaj mikroboj en la grundo kiuj ĉiuj kunagas kiel subtenantoj de la kreskado, tiel ankaŭ nova produkto en la merkato bezonas medion kiu subtenas kaj akcelas la kreskadon en la merkato. Nova produkto povas esti bonega, ĝi povas prezenti gravan progreson, tamen ĝi ne sukcesos en la merkato se mankas por ĝi la subtena medio. Tial oni portas novan produkton unue al testmerkato, do al relative malgranda regiono kie eblas detale sekvi la procedon de enmerkatigo kaj kie oni povas rapide interveni se a

Kolektiloj por koncentritaj sunradioj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio koncentritaj_sunradioj.mp3 Listen on Posterous Helpe de nova teknologio la rikolto je elektro el sunlumo en novtipaj fotovoltaj kolektiloj duobliĝas. Por la estonteco la produktantoj de tiaj kolektiloj por sunenergio promesas provizi elektron je same malalta prezo kiel elektro el karbobruligaj centraloj. Tiu rekorda rikolto atingeblas per simpla truko. Forta lupeo kaj folio da gazeta papero - ne necesas pli por ekbruligi surkampan fajron, almenaŭ se la suno sufiĉe forte radias. La sunradioj enhavas tiom da energio ke la papero ekflamas kiam la koncentritaj sunradioj trafas ĝin. Nun la industrio de fotovoltaj kolektiloj volas utiligi tiun same simplan kiel ankaŭ efikan principon. Entreprenoj kaj esplorinstitutoj disvolvas novtipajn sunradikolektajn modulojn kiuj estas ekipitaj per specialaj lensoj. Kvazaŭ kiel lupeo ili koncentras la alvenantajn sunradiojn je la 500- ĝis 1000-oblo - kaj tiel ankaŭ ilian energienhavon

Obstinkapa israela inventisto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo kartona_biciklo.mp3 Listen on Posterous Naskiĝo de malebla biciklo Aparte ekde la komenco de la 21-a jarcento, komerca konsumisma teknologia frenezo trudis al la bicikla merkato, ĉiam pli novajn treege multekostajn modelojn. Novigaj materialoj, kiel kevlaro, karbonaj aŭ grafitaj fibroj kaj aluminio, fariĝis nemalhaveblaj por biciklaj framoj kaj akcesoraĵoj. Plenkontraste al tiu ĉi tendenco, la 50-jara israela inventisto Izhar Gafni, profesia projektisto de aŭtomataj produktlinoj, el kibuco Bror Ĥail, konstruis biciklon preskaŭ tute faritan el... recikligita kartono. Jes, vi bone legis: framo, forko, kaj radoj de tia biciklo estas faritaj el kartono. Ne temas pri nur unufoje uzebla aŭ pri ne pluvrezista biciklo sed pri utila veturilo, tre malmultekosta kaj tute farita per recikligitaj materialoj. "Mi ekhavis tiun ideon antaŭ kelkaj

Kuraĝa pensiulino senmonigis bankrabiston

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio kuragxa_pensiulino.mp3 Listen on Posterous Dum la pensiulino Herta W. enpagas monon ĉe sia banko en St. Egyden, Malsupra Aŭstrio, la bankon eniras rabisto kiu postulas monon tenante pistolon en sia mano. Sentime intervenas la 82-jarulino. La rabisto volas defendi sin kontraŭ ŝia atako, sed la energiplena pensiulino persistas. Laŭ parolanto de la polico en Malsupra Aŭstrio la 82-jarulino ŝiris la maskon de sur la vizaĝo de la bankrabisto, prenis la sakon kun la rabita mono kaj forpelis lin al fuĝo. "La sceno meritis prezenton en kabaredo", la parolanto diris. El objektiva vido la defendema pensiulino malĝuste kondutis pasintan lundon, ĉar "la ulo tute klare ne estis sendanĝera". En intervjuo al aŭstra gazeto la pensiulino deklaris ke ŝi ĝenerale ne sentas timon kaj ŝi aldonis: "kaj certe viroj ne povas timigi min". Ke la pli ol 10-foje de juĝejo punita rabisto portis nur gaspistolon, tion

Profesia klerigo kaj Esperanto

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio profesia_klerigo.mp3 Listen on Posterous 125 jarojn post kiam aperis la unua lernolibro de la "Lingvo Internacia" nun finfine estas bona tempo por pensi kiel eblas pligrandigi la praktikan utilon de Esperanto. Se oni konsideras Esperanton "lingvo de paco kaj amikeco", tio ja taŭgas por instigi homojn kunveni en internaciaj renkontiĝoj aŭ por viziti unu la alian. Sed tio ne sufiĉas por doni impeton por plua kreskado de la lingvo. Pli forta ol la intereso renkonti homojn el aliaj landoj kaj viziti geamikojn en la tuta mondo estas la demando kiel homoj povas plibonigi siajn vivocirkonstancojn. Tio povus esti la motoro por la antaŭenigo de nia afero. Se Esperanto iel povas kontribui al pli bona vivo, tiam ĝi ricevos multe pli da atento kaj aprezo. Mi ne scias kiom da profesioj ekzistas en la mondo: Ĉu estas centoj, ĉu miloj? Por plej multaj el ili necesas iu profesia kleriĝo, do la homoj devas post la

Ŝanĝi parolmanieron laŭbezone

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio laubezona_parolmaniero.mp3 Listen on Posterous Homoj kapablas adapti sian lingvon al la konkreta bezono en certa situacio. Ni prenu la ekzemplon de 40-jara viro: Li havas edzinon kaj du infanojn, li laboras kiel inĝeniero en maŝinfabriko, li loĝas en mezgranda urbo kaj li regule veturas al la ĉefurbo de sia lando por plikleriĝi profesie. Kiam li parolas kun sia edzino li parolas laŭ la loka maniero, al la infanoj li laŭtlegas el porinfanaj libroj, kun la gekolegoj en la firmao li parolas tre teknike, dum kunsidoj li parolas tre formale kaj uzas multajn fakajn terminojn kiuj en la koncerna metio estas ofte anglalingvaj, kaj en la kleriga instituto en la ĉefurbo li renkontas gekolegojn el aliaj regionoj kaj tial parolas laŭeble laŭnorman lingvon. Tiu ekzemplo tute ne estas ekstrema, ĝi estas tute normala. Multaj homoj devas kaj kapablas variigi sian lingvouzon multe pli, parolante laŭ la situacio en diversaj fremdlingvoj.

Barra Mansa okazigis unu plian renkonton en la Paraiba Valo

Image
La 21-an de oktobro 2012 okazis en la urbo Barra Mansa unu plia Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo, ĉe la institucio Grêmio Barramansense de Letras, kiu de longe apogas la movadon. Akceptis la 24 partoprenantojn (el 8 urboj) la loka aktivulo Sílvio Bruno, kiu salutis kaj anoncis sian intencon enkonduki Esperanton en la agadon ĉe Kooperativoj, ĉar li profesie laboras en tiu medio.  Post la ceteraj salutoj, oni transdonis la gvidadon al S-ro Vicente Werneck. Sekvis unuhora vigla diskutado pri proponoj por disvastigado de Esperanto en ĉi tiu regiono, sub gvido de Paulo S. Viana. La interesiĝo pri tiu temo estis tiel vigla, ke oni decidis interkonsenti unu specialan, apartan renkonton en la monato aprilo 2012, en Barra Mansa, por diskuti kaj plani agadojn rilate al disvastigado. Oni interŝanĝis proponojn ankaŭ por modernigo kaj plivigligo de niaj regionaj renkontoj. Poste, Givanildo Costa, prezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, informis pri agado en Ri

Memlerninto provizas elektron por vilaĝo

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio memlerninto_provizas.mp3 Listen on Posterous Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo. Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali. Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara m

Akcepti la paroladon de fremda lingvo

Image
Posted by     Anton Oberndorfer   to   Esperanta Retradio akcepti_fremdan_paroladon.mp3 Listen on Posterous La lingvo kiun oni ĉiutage parolas estas la lingvo de sia medio: la familio, la najbaroj, la kamaradoj en lernejo aŭ la gekolegoj en la laborejo. Tiu komuna lingvo estas kvazaŭ varma nesto en kiu oni bonfartas. Multaj homoj volas daŭre restadi en tiu varma nesto kaj tial ili ne havas intereson lerni paroli laŭ alia maniero. Oni devas en lernejo devigi tiujn homojn ekz. paroli laŭ pli edukita maniero, sed la rezisto en la bazlernejo estas ofte tre granda kaj tial la instruistinoj tie preferas adaptiĝi al la parolmaniero de la infanoj. Tio validas precipe por kamparaj regionoj kie la parolata lingvo estas pli dialekteca ol en la urboj kie pro la lingve miksita enloĝantaro la parolata lingvo situas pli proksime al la norma lingvo. Oni povas diri: Ju pli granda urbo estas, des pli la infanoj en lernejo parolas la norman lingvon. Oni povas imagi ke ĉe tiuj homoj kiuj ape

Novembra revuo Esperanto

Image
La enhavlisto de la novembra kajero: 219 ... Malferme: Membrovarbado – ĉiama tasko ( Osmo Buller ) 220 ... Zamenhofa kuracejo ( Roman Dobrzyński ) 222 ... Propono de nova humanisma projekto: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj ( Prof. Jo Haazen ) 223 ... Esperanta radiofonio: 90 jaroj en la informa kaj paroliga funkcioj ( Gabi Kosiarska ) 224 ... TEJO tutmonde: Necesas kapabligi aktivulojn ( Rafael Henrique Zerbetto ) 225 ... Strategia bazo por UEA ( daŭrigo el la oktobra numero; Mark Fettes ) 227 ... Kalendaro 2012-2013 229 ... Nova paradigmo por Esperantujo ( Grigorij Arosev ) 230 ... Premio al Le Monde diplomatique en Esperanto ( Vilhelmo Lutermano ) 231 ... Recenzoj: Baldur Ragnarsson pri Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj 232 ... Eugène de Zilah pri Meditadoj el la animo 233 ... Laste aperis 234 ... Belartaj Konkursoj de UEA en 2013; UEA invitas prelegi en la Rejkjavika IKU-sesio; Abontarifoj 2013 235 ... Ekzemplo de spe

Jagelona Universitato - C1 Kurso - KER Diplomo

Image
Para os brasileiros:  O curso superior online da Universidade de Jagelona, Cracóvia, Polônia conferem o nível superior de Esperanto nível C1 do sistema europeu KER .  Todas as aulas são em Esperanto, com a excelente professora  Maria Majerczak, o preço é muito em conta (195 euros por todo o ano letivo - até Junho 2013, pode-se pagar pelo PayPal com um acréscimo de 5%) e as aulas são dadas pelo Skype, com uso do GoogleDocs. Precisamos no Brasil de professores de nível superior de Esperanto, essa é uma oportunidade impagável, basta ter o nível intermediário (ter lido Vere kaj Fantazie, por exemplo) e um Esperanto falado razoável. Se queremos ser esperantistas para valer, temos que nos dedicar ao estudo da língua. E ter aula na rede de Esperanto em Esperanto é uma situação excepcional. Eblas facile lerni Esperanton, en via hejmo!   Nun, esperantistoj povas partopreni diversajn  kursojn de Esperanto de la fama Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando.  Jen invito al unu e

Ambicioj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio ambicioj.mp3 Listen on Posterous Estas natura strebado de homo kreskigi siajn kapablojn por atingi ion en sia vivo. Tiu strebado nomiĝas "ambicio". La ambiciulo prenas sur sin la penon de lernado kaj de malsukcesoj por finfine atingi sian celon. Tiu celo povas esti socia pozicio, bona laborposteno, sed ankaŭ familio kaj harmonio. Ju pli juna homo estas des pli granda estas la ambicio ĉar ja en junaĝo la vivoperspektivoj kutime estas plej grandaj, eblas, sed ankaŭ necesas prepari sin por la posta vivo. Tamen en la nuna epoko junaj homoj emas plilongigi tiun preparperiodon por ankoraŭ laŭeble longe ĝui la avantaĝojn de la junaĝo kaj fondi familion nur en aĝo inter 30 kaj 40 jaroj. La konsekvenco estas granda tempopremo ĉar nun dum relative malmulte da tempo ĉio devas okazi: la sukceso en la profesio, la trovado de komuna loĝejo kun la vivopartnero, la fondo de familio. Tiu premo precipe por virinoj  estas granda

Esperanto en lokaj radioj

Image
Posted by    Anton Oberndorfer  to  Esperanta Retradio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo lokaj_radioj.mp3 Listen on Posterous La 27-an de septembro 2012 mi prezentis ĉi tie sonartikolon pri la "Tago de la Radio" en Brazilo. Tiam mi menciis la gravecon de Esperante parolataj programoj por la praktikado de la lingvo inter esperantistoj. Se la karaj geaŭskultantoj  min  pardonas, mi ŝatus reveni al tiu temo, kiun mi konsideras tre grava. Hodiaŭ mi ŝatus iom paroli pri la graveco de radio en la disvastigado kaj informado pri Esperanto ĉe la neesperantista publiko.      Ĝenerala konsento inter la Esperantistoj estas, ke la ekstera mondo malmulton scias pri nia lingvo kaj ĝia valoro. Pro pluraj kaj diversaj kialoj, oni ne sukcesas sufiĉe diskonigi Esperanton ekster la movado, malgraŭ multaj bonintencaj klopodoj. Jen la punkto, kiu rilatas al radio. Eble ni malmulte utiligas ĝin por tiu celo. Kiel jam dirite, radion aŭskultas milio