Traserĉu tiun blogon

2012-10-19

Modernaj giĉetoj


modernaj_gicxetoj.mp3Listen on Posterous
See the full gallery on Posterous

En mia junaĝo la vorto "giĉeto" havis multe pli vastan signifon ol hodiaŭ. Giĉetojn oni trovis en diversaj institucioj, ĉu en stacidomoj por aĉeti trajnbileton, ĉu en banko por depreni monon de sia konto, ĉu en ŝtata oficejo por plenigi formularon kaj transdoni ĝin al la oficisto. Malantaŭ la giĉetoj staris tiam plej ofte viroj. Kaj la giĉetoj separis la servopetantojn de la oficistoj, almenaŭ per pupitro sed plej ofte per vitra glaco kiu en la kazo de trajnbileta giĉeto havis en la mezo malfermeblan fenestreton tra kiu oni povis paroli kun la oficisto.

Do evidente oni tiam ege devis atenti pri la sekureco, ĉar oni devis ja protekti la kasojn en kiuj troviĝis sufiĉe da mono, ĉar la klientoj pagis kontante. En la bankoj la kasisto havis sian propran fermitan spacon. Oni do ekzemple iris kun ŝparlibro unue al giĉeto por peti la deprenon de la mono kaj tiam la oficisto portis la ŝparlibron al la apuda kasistejo kie la kliento ricevis la deprenitan monon kaj la ŝparlibron.

Kiam aperis la ebleco kaj kutimo pagi nekontante kaj kiam la komputilaj ekranoj staris ĉe ĉiu giĉeto, la vitra glaco kiel separilo fariĝis superflua kaj tiel tiu distanco inter kliento kaj oficisto pli kaj pli malaperis. Tio postulis kompreneble de la oficistoj alian konduton, ili devas nun esti pretaj paroli kun la kliento por ekzemple esplori la dezirojn kaj por tiel plej bone servi. Kaj tiu alia konduto postulas ankaŭ aliajn homojn, nome homojn kiuj estas pli komunikemaj kaj kiuj kapablas reagi al la diversaj deziroj de la klientoj. Virinoj transprenis pli kaj pli tiujn taskojn kaj ekzemple ĉarma rideto aŭ eĉ babileto dum la servo gajnis signifon.

Hodiaŭ ja multaj servoj funkcias per aŭtomatoj kaj tial la kliento ne trovas homon por plenumi la servon, sed interagas nur kun maŝino. Ekzistas bankaŭtomatoj kaj biletaŭtomatoj. Tiuj aŭtomatoj staras ankoraŭ en loko de la servo, do en stacidomoj aŭ ĉe bankoj. Sed la evoluo tie ne haltis. Nun eĉ tiuj aŭtomatoj parte fariĝas superfluaj ĉar oni povas plenumi siajn monaferojn aŭ la aĉeton de trajnbileto de sia hejma komputilo: Oni mendas la bileton tra la interreto, pagas per kreditkarto kaj oni printas sian bileton sur normala blanka papero. Ĉio funkcias tiam per kodoj kiuj aperas kiel numeroj kaj kiel grafikaĵo.

Sed estas homoj, ekzemple altaĝuloj kiuj ne povas aŭ ne volas uzi tiajn interretajn servojn hejme. Por ili ekzistas nova ebleco aĉeti bileton ekzemple en tabakvendejo (kiu en Aŭstrio kaj en la najbaraj landoj nomiĝas "Trafik") kie oni jam delonge vendis ankaŭ poŝtmarkojn kaj biletojn. Nun en nia lando la "Trafikoj" estas kunligitaj per interreto kun diversaj ofertantoj de servoj kaj tiel servas kvazaŭ kiel giĉeto por la aĉetado de trajnaj aŭ aŭtobusaj biletoj. Ili havas tie specialan printilon kaj do povas elprinti originalajn biletojn. Tio ŝparas al la trajntrafika aŭ aŭtobustrafika entrepreno enorme da kostoj, ĉar ili ne plu bezonas propran infrastrukturon por la biletvendado sed uzas la infrastrukturon de partneroj.

Ankaŭ la poŝto apenaŭ plu havas proprajn filiojn sed starigas giĉetojn ĉe diversaj partneroj. Tio povas esti bakaĵvendejo aŭ eĉ apoteko. La gamo de eblaj partneroj estas tre vasta. La nova sistemo funkcias tre bone kaj alportas avantaĝojn al ĉiuj.

Giĉetoj do daŭre ekzistas sed ili ŝanĝis lokon kaj aspekton kaj ili ne plu estas firme ligitaj al institucioj. La komunikado fariĝis pli malferma, malpli oficiala. Tiu vorto "oficiala" perdis signifon kaj tio gravas ankaŭ rilate al Esperanto.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment