Traserĉu tiun blogon

2012-10-29

Survoje al Tagiĝurbo

Tiun ĉi teatraĵeton verkis kaj produktis Luiza CAROL el Israelo
survoje1-4.mp3Listen on Posterous
Tiu ĉi teatraĵeto aperis en "Juna Amiko" de 2012/2. La fotoj prezentas lernantojn el la bazlernejo "Munkácsy Mihály" en Pápa (Hungarujo).  La spektakleto okazis je la 7a de septembro 2012, okaze de festotago de la germana minoritato en Hungarujo. La Esperanta originalo estis hungarigita de Jozefo NEMETH kaj tradukita el la hungara en la germanan de s-ino  SZÜCS Judit, instruistino pri la germana, kiu reĝisoris la prezentadon en la germana.
Sceno 1 el 4.
[Maljuna s-ino Verdamonto sidas sur seĝo de trajnvagono. Ŝi manĝas biskvitojn, kiujn ŝi prenas el saketo. Ŝi trinkas mineralan akvon el botelo. La trajno estas veturanta (aŭdiĝas la bruo de la radoj). Eniras la biletkontrolisto, s-ro Majavento.]
S-RO MAJAVENTO: Saluton! Bonvolu prezenti vian bileton, s-ino! [Li atente rigardas la s-inon, dum li markas ŝian bileton.] Ho! Kiel surprizo! Kiel vi fartas, s-ino Verdamonto?
S-INO VERDAMONTO: Mi fartas bone, dankon… dankon… Sed… de kie vi konas min?
S-RO MAJAVENTO: Kompreneble, vi ne plu rekonas min! Vi estis mia instruistino en Tagiĝurbo, en la unua jaro de la elementa lernejo…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu vere? Nu… mi jam malbone vidas… ĉar miaj okuloj laciĝis…
S-RO MAJAVENTO: Mi estas Majavento… Ĉu vi rememoras? Majavento…
S-INO VERDAMONTO: Majavento?! Ĉu tiu knabeto, kiu ludadis buŝharmonikon? Ĉu vere?! Karulo! Vi estis tiom eta… Ve, kiom rapide pasas la tempo…
S-RO MAJAVENTO: Mi ofte pensas pri vi, kara sinjorino.
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Kie vi loĝas nun? Ĉu vi havas infanojn?
S-RO MAJAVENTO: Mi daŭre loĝas en Tagiĝurbo. Mi havas du gefilojn. Mi ofte rakontas al ili pri vi…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu?
S-RO MAJAVENTO: Jes, ja… Vi havis multegajn gelernantojn, s-ino… Sed ĉiu el ni havis unu solan instruistinon en la unua jaro de lernado… Ho, mi rememoras multegajn tiamajn eventetojn… kun mil detaloj…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu?
S-RO MAJAVENTO: Mi ĉiam rememoros tiun tagon, kiam vi rakontis al ni fabelon, kiu nomiĝis "Por ĉiu ago, venas tempo de pago".
S-INO VERDAMONTO: "Por ĉiu ago, venas tempo de pago"… Jes, jes, mi rememoras. Mi delonge ne revizitis Tagiĝurbon… Post kiam mi emeritiĝis, mi transloĝiĝis kaj… [Ŝi metas la manon sur la okuloj.]
S-RO MAJAVENTO: Ĉu vi estas laca, s-ino?
S-INO VERDAMONTO: Jes… tre laca. Miaj okuloj doloras min. Sed ne gravas, ne gravas… Hodiaŭ, mi estas vizitonta kuracejon en Tagiĝurbo. Oni diras, ke tie, la kuracistoj kapablos igi miajn okulojn  20 jarojn pli junaj! Karulo, mi ŝatus dormi iomete… Ĉu vi bonvolas veki min, kelkajn minutojn antaŭ ni alvenos al Tagiĝurbo?
S-RO MAJAVENTO: Certe, certe, s-ino Verdamonto. Sed… ĉu vi kapablos dormi en tia bruo, dum la trajno skuas?
S-INO VERDAMONTO: Ne zorgu, kara Majavento. Mi ĉiam ekdormas facile kaj tre profunde.
S-RO MAJAVENTO: Ho, tio devas esti granda avantaĝo, ĉu ne? [Ekparolas rapide.] Mi ĉiam ekdormas malfacile, kaj poste sentas min laca dum la tuta tago. La plej malgranda bruo povas ĝeni min. La plej malforta lumo povas ĝeni min. Kiam mi ja havas ĉiujn kondiĉojn por dormi, mankas al mi tempo por dormi. Kiam mi ja havas tempon, mankas al mi la trankvilo. Kaj kiam… kiam… [Ekparolas al si mem, malpli rapide.] Ho… nekredeble… nekredeble… ŝi jam ekdormis! [Li foriras.]
Sceno 2 el 4.
[S-ino Verdamonto ekstaras kaj eliras el la vagono. Ŝi povas eventuale subiri el la scenejo kaj promeni inter la homoj en la publiko. Ĉesas la bruo de trajnradoj.]
S-INO VERDAMONTO: Kiom rapide mi alvenis al Tagiĝurbo! Neniam la trajno veturis tiom rapide! Kaj kiom stranga la urbo ŝajnas hodiaŭ! Nekredeble! Ĉu Tagiĝurbo vualiĝas en stranga krepusko… aŭ eble la krepusko vualas miajn okulojn…? Lastatempe, ĉio kaj ĉiuj ŝanĝiĝas tiom rapide ĉirkaŭ mi… Ve, ju pli mi maljuniĝas, des pli malbone vidas… [Ŝi sidiĝas sur benkon apud arbo.] Ho, mi malsatas… kaj mi forgesis la biskvitojn en la trajno…[Eniras sciuro portanta saketon da biskvitoj.]
SCIURO: Saluton, s-ino Verdamonto. Ĉu vi rememoras min? Dum jaroj vi kutimis alporti biskvitojn en la parkon por mi. Nun estas mi, kiu alportas al vi biskvitojn. Por ĉiu ago, venas tempo de pago...
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Dankon sciureto, koran dankon…
SCIURO: Nedankinde… [Ĝi malaperas. La s-ino manĝas biskvitojn el la saketo.]
S-INO VERDAMONTO: Ho, kiom forgesema mi fariĝis! Ankaŭ la akvobotelon mi forgesis en la trajno… Kaj nun mi soifas…
ARBO: Ne zorgu, kara s-ino Verdamonto. Dum jaroj vi akvumis la poplon apud via domo. Mi estas la parenco de tiu poplo. Hodiaŭ estas mi, kiu donacas al vi akvon. Por ĉiu ago, venas tempo de pago…[La arbo donas al la s-ino akvobotelon.]
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Dankon arbo, koran dankon… [Ŝi trinkas.]
ARBO: Nedankinde…
S-INO VERDAMONTO: Ho, ve! Mi forgesis la adreson de la kuracejo … Kaj nun, kiel mi iros tien? [Alvenas s-ino Dianto.]
S-INO DIANTO: Saluton, s-ino Verdamonto! Ĉu vi rememoras min? Mi estas Dianto! Antaŭ multaj jaroj, mi falis el la biciklo kaj frakasis mian kruron...
S-INO VERDAMONTO: Jes… mi rememoras…
S-INO DIANTO: Vi veturigis min al hospitalo kaj telefonis al miaj gepatroj…
S-INO VERDAMONTO: Jes… mi rememoras…
S-INO DIANTO: Nun estas mi, kiu akompanos vin al la kuracejo. Por ĉiu ago, venas tempo de pago… Bonvolu veni en mian aŭton! Bonvolu!
S-INO VERDAMONTO: Dankon, karulino… Koran dankon…[Ili eliras kaj oni aŭdas la bruon de ekveturanta aŭto.]
Sceno 3 el 4.
[En la kuraceja kabineto de D-ro Bonateo. La kuracisto ĝoje brakumas s-inon Verdamonto.]
D-RO BONATEO: Ho, saluton s-ino Verdamonto! Ha, ha! Kompreneble, vi ne plu rekonas min! Vi estis mia instruistino en la elementa lernejo! Mi estas Bonateo, la disleksia knabo. Antaŭ multaj jaroj, oni ne sciis, kio disleksio estas, kaj ĉiuj opiniis, ke mi estas tute stulta. Sed vi amis min kaj paciencis, helpis min ĉiutage progresi… Danke al vi, mi sukcesis legi kaj skribi. Okazis, kvazaŭ vi sorĉe deprenis vualon de sur miaj okuloj…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu?
D-RO BONATEO: Kaj baldaŭ estos mi, kiu deprenos vualon de sur viaj okuloj… Por ĉiu ago, venas tempo de pago…
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu?
Sceno 4 el 4.
[S-ino Verdamonto dormas en la trajno, kun la saketo da biskvitoj enmane kaj la botelo de minerala akvo apude. Denove aŭdiĝas la bruo de trajnradoj. Eniras s-ro Majavento.]
S-RO MAJAVENTO: S-ino! S-ino! Vekiĝu! Post kelkaj minutoj ni alvenos al Tagiĝurbo.
S-INO VERDAMONTO: Ĉu? Ĉu? Ho, dankon…
S-RO MAJAVENTO: Nedankinde… Tute nedankinde…
S-INO VERDAMONTO: Dankon pro rememorigi al mi tiun fabelon…
S-RO MAJAVENTO: Ho, jes, ha ha… "Por ĉiu ago, venas tempo de pago", ha ha… Bedaŭrinde, tio okazas malofte en la reala vivo, ha ha…
S-INO VERDAMONTO: Karulo, mi ne bedaŭras, ke la realo estas tia. Kiom enue estintus, se ĉiuj farintus bonajn agojn, nur por ricevi certajn bonajn pagojn! Mankintus la amo, la entuziasmo, la tuta homa emocio… Mankintus… la vivo mem!
S-RO MAJAVENTO: Ankaŭ mi opinias ke, kiu faras bonajn agojn pro amo, tiu estas pagata per sia propra ĝojo...
S-INO VERDAMONTO: Per ĝojo, kaj per bonaj sonĝoj en la maljuneco…
[La trajno haltas. Ili adiaŭas. Ŝi subiras el la scenejo.]
  ---Fino---

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment