Laŭtelegado por infanoj



lautlegado_infanoj.mp3 

Laŭtlegi al infanoj estas simpla kaj efika metodo por peri klerecon kaj lingvajn kapablojn. En tiu kampo regas la patrinoj, dum la patroj nur malofte plenumas tiun taskon.
El la vido de la pedagogiko la kazo estas klara: "Ju pli frue infano ricevas laŭtlegadon, des pli facile ĝi trovas aliron al la lingvo." Laŭtlegado plilarĝigas la infanan vortaron, kreivan imagopovon kaj la kapablon al pacienca aŭskultado - longe antaŭ ol la infano kapablas mem legi kaj ankaŭ sendepende de socia deveno aŭ la kleriĝa fono de la gepatroj .
Laŭtlegadon praktikas prefere virinoj - precipe patrinoj kaj aliaj edukantinoj sentas sin kompetentaj. Laŭ raporto de germana fondaĵo eĉ ne ĉiu deka patro regule laŭtlegas al siaj infanoj. Tio estas grava manko, ĉar "infanoj bezonas patrojn kiuj laŭtlegas al ili. En 42 procentoj de ĉiuj familioj kun etaj infanoj laŭtlegado apenaŭ aŭ tute ne okazas."
Pedagogoj konsilas ne limigi la laŭtlegadon al libroj. Por peri al infanoj legokompetentecon ĉiuj tekstoj de la komuna ĉiutago estas interesaj. Tio inkluzivas receptojn, uzinstrukciojn kaj katalogojn. Ĉie eblas legi - dum promeno aŭ dum aŭtoveturado: Oni povas kune laŭtlegi stratajn kaj trafikajn ŝildojn, nomojn kaj afiŝojn.
Eĉ se infanoj volas reaŭdi ĉiam la saman rakonton, la gepatroj agu laŭdezire. Ĉar multaj infanoj ŝatas ritualojn estas rekomendinde laŭtlegi ĉiam je proksimume la sama horo kaj la sama loko. Ideala estas la vespera laŭtlegado antaŭ la enlitiĝo. Por tio gepatroj aŭ aliaj edukantoj havigu al si la tempon - kaj la telefono silentu.
La fondaĵo konsilas prezenti la rakontojn malrapide kaj vive kaj modifi la voĉon laŭ la enhavo prezentata. Infanoj ne nur mem elektu la libron sed ili ankaŭ aktive partoprenu - ekzemple per ŝanĝo de la paĝo aŭ decidante la rapidecon aŭ per demandoj.
Mi mem spertis la bonegan efikon de la laŭtlegado kiam mi regule laŭtlegis al miaj filoj kiam ili estis en la koncerna aĝo. Ili interalie lernis la germanan lingvon pli bone ol multaj aliaj infanoj. Tiu sukceso spronis min daŭrigi la laŭtlegadon nun en Esperanto - al vi karaj geaŭskultantoj, por ke ankaŭ viaj lingvaj kapabloj kresku.
--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero