Kuraĝa pensiulino senmonigis bankrabiston


kuragxa_pensiulino.mp3Listen on Posterous
Dum la pensiulino Herta W. enpagas monon ĉe sia banko en St. Egyden, Malsupra Aŭstrio, la bankon eniras rabisto kiu postulas monon tenante pistolon en sia mano. Sentime intervenas la 82-jarulino. La rabisto volas defendi sin kontraŭ ŝia atako, sed la energiplena pensiulino persistas.

Laŭ parolanto de la polico en Malsupra Aŭstrio la 82-jarulino ŝiris la maskon de sur la vizaĝo de la bankrabisto, prenis la sakon kun la rabita mono kaj forpelis lin al fuĝo. "La sceno meritis prezenton en kabaredo", la parolanto diris. El objektiva vido la defendema pensiulino malĝuste kondutis pasintan lundon, ĉar "la ulo tute klare ne estis sendanĝera".

En intervjuo al aŭstra gazeto la pensiulino deklaris ke ŝi ĝenerale ne sentas timon kaj ŝi aldonis: "kaj certe viroj ne povas timigi min". Ke la pli ol 10-foje de juĝejo punita rabisto portis nur gaspistolon, tion ŝi eksciis nur post la atenco.

Resume laŭ gazetaro, polico kaj la heroino la sceno estas priskribebla jene: Hertha W. staras ĉe la giĉeto kiel klientino por enpagi premion por sia mortasekuro, kiam subite enkuras maskita viro. Prezentante pistolon li postulas monon. "Mi pensis ke tio ne rajtas okazi. Tiam mi de malantaŭe ŝteliris al li kaj tutsimple deŝiris lian maskon", diris la pensiulino en gazeta intervjuo. Kiam la rabisto alkrias ŝin kaj remetas la maskon sur la vizaĝon, Hertha W. duafoje atakas lin. Ŝi denove senmaskigas la rabiston kaj ĵetas la maskon trans la giĉeton por malebligi al li denove remeti ĝin.

Ankaŭ la sakon kun mono kiun la rabisto ricevis de bankoficistino, la kuraĝa aŭstrino forprenas el lia mano. "La mono estas posedaĵo de la banko", ŝi laŭte vokas. La krimulo ne plu vidas ŝancon pri sukceso kaj forfuĝas. Surbaze de fantombildo kiu estas desegnita laŭ la indikoj de la atentema pensiulino, la krimulo baldaŭ poste estas arestita.

Hertha W. tamen indigniĝas pri la aliaj viroj en la banko, krom ŝi neniu alia eĉ nur movis fingron. La sentiman kuraĝon ŝi klarigas jene: "Eble mi spektis tro da krimpolicaj filmoj en la televido".

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero