Traserĉu tiun blogon

2012-10-23

Ŝanĝi parolmanieron laŭbezone


laubezona_parolmaniero.mp3Listen on Posterous
Homoj kapablas adapti sian lingvon al la konkreta bezono en certa situacio. Ni prenu la ekzemplon de 40-jara viro: Li havas edzinon kaj du infanojn, li laboras kiel inĝeniero en maŝinfabriko, li loĝas en mezgranda urbo kaj li regule veturas al la ĉefurbo de sia lando por plikleriĝi profesie. Kiam li parolas kun sia edzino li parolas laŭ la loka maniero, al la infanoj li laŭtlegas el porinfanaj libroj, kun la gekolegoj en la firmao li parolas tre teknike, dum kunsidoj li parolas tre formale kaj uzas multajn fakajn terminojn kiuj en la koncerna metio estas ofte anglalingvaj, kaj en la kleriga instituto en la ĉefurbo li renkontas gekolegojn el aliaj regionoj kaj tial parolas laŭeble laŭnorman lingvon.

Tiu ekzemplo tute ne estas ekstrema, ĝi estas tute normala. Multaj homoj devas kaj kapablas variigi sian lingvouzon multe pli, parolante laŭ la situacio en diversaj fremdlingvoj. Tiu kapablo variigi sian lingvouzon ĉe plej multaj homoj ne estas tre alta, sed se la bezono postulas paroli en fremda lingvo, ankaŭ meze kapablaj homoj ŝanĝas sian lingvouzon. Paroli en alia lingvo ol la kutima ĉiutaga ja postulas fortostreĉon kaj tial multaj homoj parolas en fremda lingvo nur se nepre necesas.

Gravas en tiu kunteksto ankaŭ la daŭro de la parolado. Eĉ se oni komence kapablas paroli flue kaj facile trovas la vortojn kaj formulojn por trafe esprimi sin, post iom da tempo rimarkeblas mensa laciĝo. Bona ekzemplo por tio estas la simultaninterpretistoj en la Eŭropa Parlamento. Ili bezonas paŭzon post ĉirkaŭ duona horo da interpretado.

Kaj kompreneble alia grava faktoro estas la relativa malfacileco de fremda lingvo. Ekzemple por mi kiel germanlingvano la ĉeĥa lingvo pro sia gramatiko kun multege da variaĵoj kaj esceptoj estas ege malfacila, dum por kroato la ĉeĥa estas parenca lingvo kaj tial kroato multe pli facile povas lerni ĝin resp. pli longe povas paroli ĝin sen laciĝi.

Se temas pri malfacileco de fremda lingvo, ni kompreneble tuj pensas pri Esperanto. Por eŭroplingvanoj ĝi estas relative facila, dum por azianoj ekz. ĉinoj ĝi estas sufiĉe malfacila. Tamen kompare kun la angla ĝi estas je la 5- ĝis 10-oblo pli facila ol la angla. Pro tiu relativa facileco de Esperanto ankaŭ lingve meze kapablaj homoj povas lerni ĝin tiel bone ke ili bone eltenas ankaŭ longajn paroladojn sen tro laciĝi kaj tio signifas ke la rezisto ŝanĝi al parolado de Esperanto se la situacio postulas tion, estas nur tre malgranda, kaj ĉe kelkaj homoj la lingvo malfermas tiom da ŝancoj trafe esprimi sin ke la ĝojo pri tio konsiderinde superas la fortostreĉon por la parolado.

Tamen ĉio dependas de la bezono. Kie bezono ne estas, oni devas krei ĝin. Sed tio estas temo por alia sonartikolo.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment