Traserĉu tiun blogon

2012-10-09

Okaze de 1-jara kunlaborado kun la E-a RetRadio


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

El mia familia taglibro

Karaj geaŭskultantoj, jam pasis 1 jaro ekde kiam mi ekkunlaboris kun Anton Oberndorfer en lia/nia Esperanta RetRadio kaj ĝuste nun, samtempe kun mia 68-a naskiĝdato, aperas tiu ĉi mia 67-a sonartikolo. Por tion festeti, permesu al mi kunpartigi kun vi personan familian travivaĵon, en kiu mia edzino kaj mi, kiel geavoj, sukcese rompis psikologian muron ĉe nia baldaŭ 7-jaraĝa nepo, Daniel.

Nian nepon, kiel verŝajne la plej parton de nuntempaj infanoj, magnete allogas videoludoj, aparte nun, kiam ili povas ĉiuloke kaj ĉiumomente ludi per kompufonoj. Eble tiaj ludoj trejnas iliajn refleksojn kaj fingran viglecon sed onidire ili ne tiom kontribuas al plibonigo de iliaj ekkonaj kapabloj. Ĉe Daniel tio speguliĝis en lia evidenta malinteresiĝo pri legado. Malgraŭ, aŭ eble kaŭze de, la plurjara elstara ekzemplo de lia 9-jara fratino, kiu, kvankam tre komputilema, ĉiam bunte kaj abunde legadas kaj malgraŭ la fakto, ke nun li jam estas en la dua bazlerneja klaso, Daniel montris eĉ iom da timo fronte de presita teksto kaj konsekvence ankaŭ ne tiom emis skribi.

En la hebrea komence, por faciligi la legadon kaj skribadon al infanoj, oni provizore aldonas al la teksto, kiu normale enhavas nur konsonantojn, ankaŭ la vokalojn kiel diakritajn (helpajn) signojn.  Je la mezo de la dua lernojaro la lernantoj jam devus eklegi senvokalan tekston do unue ili nepre devas bonege regi legadon de teksto kun vokaloj.

Por solvi la problemon la gepatroj interkonsentis kun Daniel, ke posttagmeze antaŭ ol ekludi, ili kune legos bone elektitajn tekstetojn. Li obeeme faris tion sed bedaŭrinde oni povis rimarki, ke dum la malrapida silabado liaj pensoj vagadis aliloken.

Ni, la geavoj, tre multe pritraktis kaj pridiskutis inter ni la aferon klopodante eltrovi kaj testi rimedojn por emigi nian nepon al legado, sed "sorĉovergoj ekzistas nur en fabeloj"! Tamen antaŭ dekduo da tagoj revenante kune el komunaj ferioj en Eilat apud la Ruĝa Maro, dank' al iniciato de mia edzino kaj mi, okazis iu surpriza "trarompo" en la psikologia muro kontraŭ legado ĉe nia nepo Daniel.
 
Antaŭ la foriro mia edzino eniris, kune kun li, librovendejon kaj invitis lin elekti libron laŭplaĉe. Li elektis bele kaj alloge ilustritan libron, 96-paĝan kun sufiĉe da teksto, el la animacia filmo "Brava" (kompreneble tridimensia, kiel kutime nuntempe!), kiun plezurege li spektis antaŭ kelkaj monatoj.

Dum la longa veturado (~5-hora) tra la dezerto el Eilat al Tel-Avivo, Daniel kaj mi, sidantaj malantaŭe en la familia aŭto kaj alternante la paĝojn, legis laŭtvoĉe por la familianoj la tutan 96-paĝan libron. Ekde hezitanta komenca silabado, laŭgrade Daniel akiris aplombon kaj legadis pli kaj pli sekure kaj flue. Je la fino de la legado ni ĉiuj emociplenaj aplaŭdis kaj dum sekva halto Daniel fiere skribis en la libro dediĉon pri sia unua plenlibra finlegado kaj ĉiuj solene subskribis.

Nun, sur la skribotablo de nia nepo konstante troviĝas libro kaj ĉiutage li spontanee legas kelkajn paĝojn kaj fiere daŭre nin ĝisdatigas pri siaj atingoj kaj impresoj.

Nu, sendube, ĉiuj cirkonstancoj hazarde estis favoraj: abundo da  tempo, bonhumora familia etoso, taŭga libro kun rememoroj pri impresa porinfana filmo, k.t.p. Sed ofte ankaŭ bona dozo da bonŝanco necesas por sukcesi.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment