Memlerninto provizas elektron por vilaĝo


memlerninto_provizas.mp3Listen on Posterous
Anastase Tabaro apenaŭ kleriĝis en lernejo kaj tamen li sukcesis realigi per plej simplaj rimedoj rimarkindan projekton en Ruando. Per elakva energio la memlerninta inĝeniero provizas proksimume 700 domojn kun elektro. Liaj najbaroj en la ruanda vilaĝo Rutare konsideras lin heroo.

Ĉiutage venas najbaroj al Anastase Tabaro por reŝargi la bateriojn de siaj ĉeltelefonoj. Por tiu servo li fakturas 20 cendojn. Ke la 59-jarulo tiamaniere povas perlabori monon, tio estas vere eksterordinara. Ĉar kvankam li nur dum 6 jaroj frekventis lernejon, Tabaro sukcesis realigi ion rimarkindan: Li provizas per memkonstruitaj malgrandaj akvocentraloj vilaĝojn en Ruando kun elektro. Anastase Tabaro vivas en Rutare kiu estas vilaĝo 45 kilometrojn norde de la ruanda ĉefurbo Kigali.

Laŭ raporto de loka novaĵagentejo Tabaro alproprigis al si la scion por la konstruado de la maŝinoj dum plurjara memlernado. "Mi plenkreskis en la najbara Demokratia Respubliko Kongo. En mia vilago disponeblis elektro", rakontas Tabaro. Pli poste lia familio translokiĝis al Ruando, al vilaĝo sen elektro. "Mi ne povis vivi sen elektro, tial mi mem komencis esploradi."

Tabaro rakontas ke li komencis en la 1990 per konstruado de akvobaraĵo kaj de turbino kiu funkciigas generatoron. Sed la interna milito interrompis lian laboron. En la jaro 2000 li finkonstruis sian unuan malgrandan akvocentralon kaj pluaj sekvis. Nun li provizas 700 domojn kun elektro.

"Li estas nia heroo", diras enloĝanto de Rutare. "Estas kvazaŭ sorĉado. Mia familio povas nun aŭskulti radion aŭ spekti filmon".

Nun eĉ la registaro de Ruando atentiĝis pri la atingaĵoj de Anastase Tabaro. La registaro nun krome subtenas la enloĝantojn. Sen tiu helpo ne eblus plue plivastigi la sistemon, "por ke niaj infanoj povu vespere lerni kaj tiel helpu antaŭenigi nian landon", diras Tabaro.

Laŭ indikoj de la registaro dum la pasinta jaro nur ĉirkaŭ 14 procentoj de la enloĝantaro de Ruando havis aliron al elektro.

Estas rimarkinde kiel per simplaj rimedoj lokaj iniciatoj povas alporti progreson. Mi raportis ĉi tie pri alia projekto kiu donas taglumon al dometoj kaj kabanoj en mizerkvartaloj kaj tiel heligas la vivon de malriĉuloj. Vidu la tiurilatan sonartikolon "Sunlumaj boteloj" http://peranto.posterous.com/sunlumaj-boteloj

 


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero