Radio Vatikana - Programeroj

Lastaj Programoj de Radio Vaticana:

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-10-04 (ĵaŭ)

Papo Benedikto en Loreto: en la nuna krizo, la enkarniĝo de la Filo de Dio invitas nin havi esperon ... Peruo: finiĝis pinta renkonto de arabaj kaj latinamerikaj landoj; Sirio: malaperis konata advokato por la homaj rajtoj Khalil Ma'touq; Pakistano: obstrukca taktiko en la kazo de...

 Aŭskultu/Elŝutu

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-10-03 (mer)

La sankta liturgio, unu el la privilegiaj fontoj de la kristana preĝado; pri la venonta vizito al Loreto ... Arkeologiaj aspektoj de la pilgrimloko Loreto; dua tago de la proceso de Paolo Gabriele; Radio Vatikana proponas novan programaron per iPhone, interalie en Esperanto; Internacia Tago...

 Aŭskultu/Elŝutu

Mar 9, 38-48 - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - 2012-09-30 (dim)

Komentario: Marko 9: 38-48 ... Alvoko favore al la kongolandaj loĝantaroj trafitaj de interna milito; Dio povas realigi bonajn - kaj eĉ miraklajn - aferojn ekster la rondo de la fideluloj (Marko 9: 38-48); sankta Jakobo kaj la malhonestaj riĉuloj (Jakobo 5:1-6); instigo al...

 Aŭskultu/Elŝutu









En tiu tempo Johano diris al Jesuo:
Majstro, ni vidis iun, kiu povis elpeli demonojn pere de via nomo;
kaj ni volis malpermesi tion al li, ĉar li ne sekvas nin.
Sed Jesuo diris:
Ne malpermesu tion,
ĉar neniu povas fari miraklon en mia nomo,
kaj tuj poste paroli kontraŭ Mi.
Kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni.
Kaj se iu donos al vi eĉ nur glason da akvo,
pro tio, ke vi estas disĉiploj de Kristo,
Mi certigas vin, ke tiu ricevos sian rekompencon.
Se iu perdigos la kredon je Mi al unu el ĉi tiuj negravuloj,
estus pli bone por tiu, se li estus ĵetita en la maron
kun granda muelŝtono ĉirkaŭ lia kolo.
Se via mano pekigas vin, detranĉu ĝin;
estas pli bone por vi eniri la vivon kripla,
ol, havante la manojn, fali en la neestingeblan fajron.
Se via piedo pekigas vin, detranĉu ĝin;
estas pli bone por vi eniri en la vivon lama,
ol, havante du piedojn, esti ĵetita en la inferon.
Se via okulo pekigas vin, elŝiru ĝin;
estas pli bone por vi eniri en la regnon de Dio kun nur unu okulo
prefere ol, havante du okulojn,
esti ĵetita en la inferon, kie la fajro ne estingiĝas.






--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero