Ekologia agrikulturo


ekologia_agrikulturo.mp3Listen on Posterous
La industria agrikulturo neglektas la fakton ke plantoj kaj bestoj plej bone kreskas se ili vivas en la ĝusta ekologia medio. Oni kultivas unu planton en grandegaj areoj, aldonas industrian sterkon kaj pesticidojn kontraŭ nedezirataj plantoj kaj bestoj. Tio ankaŭ funkcias, sed la kostoj  por tia sistemo estas enormaj kaj la grundo iom post iom dezertiĝas, la vivo en ĝi malaperas. Dum tiu industria agrikulturo en la industriaj landoj de la norda hemisfero ankoraŭ sufiĉe bone funkcias kvankam necesas subteni la tutan sistemon per ĉiam pli da subvencioj, en la cetera mondo la industria agrikulturo detruas la ekologiajn sistemojn kaj kaŭzas dezertiĝon kaj malsaton.

La agrikulturistoj en la sudaj landoj nek havas la monon por grandaj maŝinoj, nek por industria sterko, nek por pesticidoj, nek por genteknike modifitaj semoj. Kaj por ili daŭrigebla produktado estas vivnecesa. Kaj tio estas ebla per biologia agrikulturo kiu profitas de la ekologiaj avantaĝoj de la inteligenta kombinado de plantado de reciproke utilaj plantoj.

Unu el la grandaj nutroplantoj estas maizo, ĝi devenas el Meksikio kaj disvastiĝis en la tuta mondo. En Meksikio agrikulturistoj kombinas la plantadon de maizo kun faboj kaj kukurbo. La faboj provizas al la maizo la necesan nitrogenon. La folioj de la kukurbo kovras la grundon kaj tiel protektas ĝin kontraŭ sunradiado kaj elsekiĝo. La rikoltoj estas altaj, la kvalito elstare bona kaj la produktado estas daŭrigebla. Familio jam bone povas nutri sin per kelkaj hektaroj da grundo kaj eĉ povas vendi parton de la rikolto en la loka merkato.

Alia tre impresa ekzemplo de ekologia agrikulturo estas la forpel-allog-metodo (angle: push pull). Ankaŭ tie temas pri inteligenta kombino de tri plantoj por profiti de la evidentaj avantaĝoj rilate al kostoj, rikolto kaj daŭrigebla produktado. La tri plantoj estas maizo, desmodiumo kaj elefanta herbo. La ĉefa nutroplanto maizo en tiu triopo estas minacata de du malamikoj: Unu estas planto, nome strigao kiu parazite nutras sin de la radikoj de la maizo-planto kaj alia estas papilio "trunkoboranto" kies larvoj forvoras precipe la trunkon de la maizo-planto. La desmodiumo-planto forpelas per sia odoro la malamikan papilion, dum la elefanta herbo havas odoron kiu logas la papilion en kaptilon. Desmodiumo krome protektas la maizo-planton kontraŭ la parazita planto strigao kaj per siaj folioj kovras la grundon kaj tenas ĝin tiel humida. Desmodiumo kaj elefanta herbo krome servas kiel voraĵo por dombestoj.

Tiel agrikulturistoj povas sendepende de la konzernoj de la agroindustrio daŭrigeble produkti altkvalitajn nutraĵojn kaj samtempe protektas la medion.

En la sekva filmeto oni vidas kiel agrikulturistoj en la vilaĝo Sikata en Kenjo uzas tiun metodon.

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero