Obstinkapa israela inventisto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
kartona_biciklo.mp3Listen on Posterous
Naskiĝo de malebla biciklo
Aparte ekde la komenco de la 21-a jarcento, komerca konsumisma teknologia frenezo trudis al la bicikla merkato, ĉiam pli novajn treege multekostajn modelojn. Novigaj materialoj, kiel kevlaro, karbonaj aŭ grafitaj fibroj kaj aluminio, fariĝis nemalhaveblaj por biciklaj framoj kaj akcesoraĵoj.
Plenkontraste al tiu ĉi tendenco, la 50-jara israela inventisto Izhar Gafni, profesia projektisto de aŭtomataj produktlinoj, el kibuco Bror Ĥail, konstruis biciklon preskaŭ tute faritan el... recikligita kartono. Jes, vi bone legis: framo, forko, kaj radoj de tia biciklo estas faritaj el kartono. Ne temas pri nur unufoje uzebla aŭ pri ne pluvrezista biciklo sed pri utila veturilo, tre malmultekosta kaj tute farita per recikligitaj materialoj.
"Mi ekhavis tiun ideon antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi aŭdis pri duonstrangulo, kiu konstruis kanuon el kartono", rakontas Gafni, "kaj, kiel amatora biciklanto, mi min demandis kial ne konstrui biciklon el tiu materialo". Spertaj inĝenieroj tutsimple diris al li, ke neniamaniere oni povu konstrui kartonan biciklon.
Dum kelkaj jaroj la revo restis nur revo, ĝis, kiam Gafni hazarde spektis televidan programon pri la konstruado de la aviadilo "Jumbo". Dum intervjuo, Joe Sutter, la estra inĝeniero de la projekto, diris, ke "ĉiufoje, kiam ĉiuj diras al vi, ke io estas neebla - estu certa, ke ĝi estas en la ĝusta direkto!". Tiu aserto reflamigis  la entuziasmon de Gafni, kiu decidis pruvi, ke ĉiuj spertuloj eraris.
Dum kvar jaroj, en sia libera tempo, en kaduka ĝardenbarako, tipe taŭga loko por naskiĝo de legendaj inventoj, li laboregis por fronti kontraŭ la malfortaj strukturaj punktoj de ondokartono. Ondokartono, farita el ligna pulpo, estis inventita en la 19-a jarcento kiel konstrumaterialo de fortikaj ujoj por aliaj pli valoraj varoj. Ĝi malofte estis konsiderita kiel konstrumaterialo por aĵoj ĝenerale faritaj el multe pli fortaj materialoj, ekz. metaloj.
"Fari skatolon el kartono estas facilege kaj ĝi pruviĝas tre forta kaj rezista, sed fari biciklon estas tute alia afero kaj mi devis trovi la ĝustan manieron faldi la kartonon en pluraj malsamaj direktoj. Pro tio necesis al mi tiom da jaroj, kun sennombraj provoj kaj fiaskoj, ĝis kiam mi atingis kontentigajn rezultojn", rakontas la inventisto.  
La trafe dezegnitaj kaj tranĉitaj kartonaj komponantoj, estas traktitaj per sekreta miksaĵo de organikaj materialoj por doni al ili daŭrajn akvorezistan kaj nebrulan kvalitojn. En la fina stadio, ili estas kovritaj per laka farbo cele al estetika plibeliĝo.
La nuna regula modelo povas elteni rajdanton ĝis 140 kg pezan. Ĝi pezas ĉirkaŭ 9 kg. kompare al la laŭmodaj bicikloj pezantaj ĉirkaŭ 14 kg. Laŭ antaŭkalkuloj, per amasproduktado, la kartonbiciklo ne devus kosti al publiko pli ol 50-60 eŭrojn, dum la koston de la uzitaj materialoj oni taksas po 10 eŭroj.
La inventisto opinias, ke, krom ilia nepoluanta kaj energiŝparema produktado, kartonbicikloj povus fariĝi idealaj veturiloj kaj en metropolaj stratoj kaj en malriĉaj afrikaj vilaĝoj, des pli, ke pro ilia tre malalta prezo ili tute ne allogos ŝtelistojn.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero