Esperanto - edzperanto en Brazilo



edzperanto_brazilo.mp3Listen on Posterous
En Brazilo Esperanto kreskas sub la specifaj kondiĉoj de la lando. Estas grandega lando, prosperanta, lando en kiu "unueco en diverseco" jam realiĝis. En nia kunkreskanta mondo Brazilo povas liveri gravan kontribuon al la evoluo de tutmonda kulturo kaj la bazo por tiu kunkreskado estas la homoj kiuj kunvivas en paco kaj amo.
Por eŭropanoj tiu lando estas aparte alloga, ĉar tie en agrabla klimato regas vivoĝojo kiu en Eŭropo estas apenaŭ imagebla. Pro la granda distanco eŭropanoj ne amase venas al Brazilo, same kiel nur malmultaj brazilanoj vizitas Eŭropon, sed mi povas konfirmi ke vizito en Brazilo estas granda travivaĵo. La vivoĝojo facile transsaltas al la vizitanto kaj tiel la deziro reveni aŭ eĉ restadi rapide kaj forte establiĝas en la koro.

Kaj se ĉio tio okazas en Esperanto - la lingvo de amo kaj paco - la sparko de amo rapide povas ekbruligi flamon de amo.
Jen kio okazis antaŭ nelonge en Fortalezo, en la varmega nordo de Brazilo. Juna polino geedziĝis kun brazilano el Fortalezo. En tiu urbo ja jam okazis Universala Kongreso kaj tial Esperanto jam enplantiĝis. Tial tiu speciala evento de internacia geedziĝo estis dokumentita de elstara juna televida ĵurnalisto el Fortalezo. Li nomiĝas Fábio Monteiro kaj ni dankas al li du filmetojn kiuj bele montras la etoson de la geedziĝa festo.

Kun granda ĝojo mi prezentas ĉi tie en la Esperanta Retradio tiujn du filmetojn kaj mi esperas ke sekvos multaj similaj belaj raportoj el tiu urbo kaj el la lando. Nia lingvo jam ofte pruviĝis kiel edzperanto kaj tiu funkcio de la lingvo estas grava por daŭre doni impeton al ĝia kreskado.

Mi invitas vin ĝui ambaŭ filmetojn de Fábio Monteiro.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero