Traserĉu tiun blogon

2012-10-04

Fungoserĉado


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Kio estas la plej valora, kiam malfrusomere kaj aŭtune en polaj arbaroj aperas abundo da fungoj? Eble estas la ebleco vagadi en freŝa aero, en silento aŭ apenaŭ murmuro de folioj de arboj? Eble estas gimnastiko de vertebraro, kiam oni klinas sin por pluki laŭvican fungeton? Eble temas pri iuspeca rivalado - kiu el fungoserĉantoj trovos plej multe aŭ plej grandajn ekzemplerojn? Prefere ne gravas, ĉar rezulte de ĉiu el tiuj elementoj oni atingas perfektan malstreĉiĝon. La plezuro de kelkaj ŝatantoj de tiuspeca pasigo de tempo ne finiĝas je fiera prezentado de sia rikolto al la familianoj kaj atendado, ke nun venis tempo, por ke la kuirejmastrino preparu el la "kolekto" bongustan pladon. Por prepari fungobongustaĵon oni ja devas ankoraŭ iom peni - diversmaniere depende de la intencata plado.

Ekde frua infanaĝo mi havas la sperton pri fungokolektado kaj mi volonte okupiĝas pri la finpretigado de kelkaj pladoj. Verŝajne mia kara edzino, kiu en sia vivo tutcerte senŝeligis jam tunojn(!) da terpomoj iomete ĝojas pro tio. Sed por gustumi fungojn ekzemple kun terpomoj, kun ovaĵo aŭ en aceto oni devas konvene ilin prepari. Malgraŭ ke oni ofte opinias ĉi-specan manĝaĵon nutrece malvalora, tamen ĝia bongusteco superas ĉiujn ceterajn antaŭjuĝojn inkluzive de la risko veneniĝi. Mi tamen estas absolute certa pri la manĝebleco de la rikoltataj de mi specioj. La fungoj ĉiujare kutime tiom abundas, ke mia bona kono de apenaŭ kelkaj specioj permesas al mi kunporti ilin hejmen en sufiĉa kvanto kaj prepari eĉ kelkajn tag- aŭ vespermanĝojn por kvarpersona familio. Pri la temo de fungoj mi estas preta rakonti longe, tamen ne nun, sed eble iam, kiam ni renkontiĝos kun kelkaj uloj je simila interesiĝo.

Kvankam ekzistas pluraj manieroj prepari kaj konservi fungojn, hodiaŭ mi prezentos mallonge, kio plej ofte okazas en mia kuirejo antaŭ ol prepariĝos unu el eblaj fungopladoj. Unue mi devas iom purigi ĉion pro kelkaj restaĵoj de la arbaraj grunderoj, herberoj aŭ muskeroj (la foto n-ro 2). Mi ankaŭ devas duontranĉi elektitajn ekzemplerojn, kiam mi suspektas, ke ili povas enteni vermojn. Sekve mi denove tranĉas ĉion je ankoraŭ malpli grandaj pecetoj, kiujn mi ĵetas en sufiĉe grandan poton, al kiu mi enverŝas malvarman akvon (la foto n-ro 3). Dum la fungopecetoj banas sin en la akvo mi iom miksas ilin per miaj manoj kaj danke al tio mi povas kontroli ilin kaj disigi la plej malgrandajn malpurigaĵojn.

Mi ripetas tiun lavadon ŝanĝante la akvon, kies malgrandan kvanton mi fine postlasas en la poto, en kiu mi poste privarmigas ĉion aldonante negrandan kvanton da salo. Dum la etapo formiĝas iom da ŝaŭmo, kiun oni devas forigi per speciala kulerego kun truoj (la foto n-ro 4). Post nelonge mi elverŝas ĉion en la metalan kribrilon por senigi la preparaĵon je la fluaĵo, kiu ekestis dum la bolado. Tiam mi povas verŝi sur la paton iom da oleo, enmeti la trafiltritajn fungojn kaj ĉion ĉi frikasi aldonante laŭplaĉan kvanton da salo kaj pipro. Mi nepre konsilas aldoni plastrojn da cepo kaj eventuale da kolbaso. La tuton mi tenas super la gaso kaj iom miksas dum ĉirkaŭ duonhoro (la foto n-ro 5).

Tiamaniere preparitan bongustaĵon oni povas doni kun terpomoj kaj acida lakto por trinki. Alia propono estas ovaĵo kun fungoj kaj pano. Oni povas ankaŭ manĝi ĝin anstataŭ legomsalato kun fritita viando. En mia regiono de ĉiam estis la kutimo regali la manĝantojn per acida lakto kiel rimedo protektanta kontraŭ venenigaj fungoj kolektitaj de malspertuloj. Sed kiel mi diris: ĉe mi vi povas manĝi kun trankvileco! Do eble iam...


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment