Gvidhundo de blinda hundo



Gvidhundo de blinda hundo

Jen admirinda momenton por nia rezonado! 
Bestoj multfoje pli home agas, ol la propraj homoj homarame favoras al si mem.

 



 



 




Lily, 6-jaraĝa, hundino el germana alano, germandevena kasto, estas blinda. Ŝiaj okuloj devis esti forigitaj pro entropia okulmalsano, kiu atakis la palpebrojn kaj okulglobojn, kiam ŝi estis ankoraŭ tre juna ido.  Ŝia kunulino estas hundino Maddison, ankaŭ germandevena alano, 7-jaraĝa, kiu estis trejnita por helpi Lily sin movi.

La paro estis lasita en rifuĝejo Shrewsbury Hundoj Trust, Anglio, kiam iliaj posedantoj ne plu povis zorgi pri la bestoj. La gastejo diris, ke la paro estas nedisigeblaj, sed kelkaj el la eblaj novaj posedantoj rezignis pro la aspekto de la hundino aŭ ĉar ili ne povus gastigi du grandajn bestojn. Lily kaj Madison estis senhejma, kiam fine de 2011, tiu historio havis feliĉan finon.
Anne kaj Len Williams estis selektitaj inter multaj aliaj kandidatoj, kiuj kontaktis la rifuĝejon por esti la novaj mastroj de tiu nedisigebla duopo. "Subite, nia domo estis malplena, do ni ne dubis pri adopti la hundinojn," Williams diris en intervjuo kun la Daily Mail lunde (31/10). La du hundoj estas kune kaj feliĉa en sia nova hejmo.  
 
 


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero