Traserĉu tiun blogon

2013-03-12

Verŝajne la plej altaj

Mammutbaum1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Sekojoj_interparolo_kuna1.mp3Listen on Posterous

Ĉiam ĝojigas min, kiam la lernanta E-on persono progresas kaj per tio ĉi pruvas, ke ties instruisto ne eraras kaj la reguloj de la lingvo bone funkcias por ĉiu, kiu intencas diligente lerni. Al tiaj ekzemploj apartenas mia samklubano Mieczysław Serbinowski, pli ol 70-jara emeritulo. Mi invitis lin kunprezenti al vi novan temon en la formo de intervjuo. Jen ĝi.

- Kiel nomiĝas la herooj, pri kiuj ni iom interparolos kaj pri kio ĝenerale temas?

- Ili nomiĝas Hyperion, Helios kaj Icarus kaj estas nuntempe la plej altaj arboj sur nia planedo.
Apenaŭ dekkelke da personoj povis rigardi la kolosojn propraokule, ĉar ilia situo estas zorgeme kaŝata. Verŝajne ekzistas nur tri publikigitaj fotoj de la arbegoj. Sed rigardante ilin, malfacilas identigi la ĉirkaŭaĵon de la lokoj, kie ili fakte kreskas. Temas pri unu el la plej grandaj sekretoj de Usono. La lokojn konas laŭdire nur du iliaj malkovrintoj kaj la ĉefarbaristo de la Nacia Parko Redwood en Kalifornio.

- Kion do scias pri ili la cetero de la mondo?

- La plej altaj sekojoj havas laŭvice pli ol 115 metrojn (Hyperion), pli ol 114 metrojn (Helios) kaj pli ol 113 metrojn (Icarus) kaj kreskas en parto de la parko proksime al la fama Intermontejo de Nebuloj. La malkovrintoj de la eksterordinaraj ekzempleroj dediĉis preskaŭ 15 jarojn da siaj peza laboro kaj skeptikecaj mokoj. Malkovri rekordan arbon inter centoj da aliaj, preskaŭ same grandaj, estas simila al serĉado de pinglo en fojnostako. La serĉantoj kapablas mezuri per lasero dum unu tago maksimume unu-du sekojojn. Imagu, ke la arbokronoj estas nevideblaj de sur la ternivelo.

- Kiel do eblas ilin rimarki?

- Oni devas observi ilin starante sur iu altaĵo, kaj poste trovi la lokon, kie la arbo kreskas.

- Estas facila afero. Do temas pri apenaŭ tri arboj?

- Hodiaŭ estas konataj apenaŭ kelkdek daŭrafoliaj sekojoj, kiuj estas altaj pli ol 110 metrojn kaj ili ĉiuj kreskas okcidente de la Nordameriko. La ekspertoj taksas, ke en la parto de la parko, kie lokiĝas nuntempe la plej alta „arbara tegmento" de tridek jaroj eniradis neniu.

- Kial do oni gardas la misteron pri la situo de la rekorduloj?

- Dum la pasintaj 50 jaroj proksimume 90% da tiu ĉi arbospecio estis eltrunkigitaj. Krome por la supraĵe troviĝantaj radikoj de la arboj gravas, kiam turistoj perpiede ne densigas la grundon. Montriĝis nome, ke la homaj marŝadoj povas kaŭzi forpuŝadon de la grundakvo. Laŭvice nesufiĉa grundohumideco malebligas transportadon de la akvo al la plej altaj partoj de la eterne verdaj plantoj, kies kronoj tiam komencas sekiĝi.

- Al kio ni dankŝuldas la longan vivantecon de ĉi tiuj arboj?

- La sekojoj atingas la aĝon de pli ol mil jaroj pro pluraj kialoj. Bonege protektas ilin dika eĉ 30 centimetrojn ŝelo. Ili grandmezure estas imunaj kontraŭ fajro, insektoj, putrado kaj fungoj. Krome el radiksistemo ĉiam elkreskas novaj arbetoj, kiuj rapide kreas propran radikaron. La ŝosoj de la sekojo havantaj 4-10 jarojn alkreskas ĉ. 2 metrojn jare kaj junaj arbetoj disvolviĝas eĉ en profunda ombro, povante transdaŭri centojn da jaroj sen aliro al la sunradioj. La taksata plejaltulo Hyperion havas ĉ. 600 jarojn, dum ĝi havas ŝancon ĝisvivi 1600.

- Sed ĉu estos tiel?

- Bedaŭrinde la avantaĝoj de sekojoj estas paradokse ilia mortoverdikto, ĉar tra la mondo ne mankas  aĉetantoj de ilia eksterordinare imuna ligno. La homo ja daŭre bezonas eltenemajn kaj plantdevenajn tegmentojn, meblojn kaj plankojn. Bone do, ke oni protektas almenaŭ iagrade tiujn ĉi plantegojn, kaj ilia tiom forta vivanteco permesos venki la homan avidon.

- Ĉu vi bonvolus klarigi ankaŭ la devenon de la nomo „sekojo", kiu ŝajne havas interligon kun iu lingvoinventinto?

- La nomo „sekojo" en E-o egalas ankaŭ al „sekvojo". Ĉi-lasta fakte estas la nomo de iu indiano, la inventinto de la alfabeto de la lingvo de sia indiana tribo – ĉirokezoj. Ĝuste memore al li oni nomis la arbon, pri kiu temis en la hodiaŭa sonartikolo.  - Dankon pro la intervjuo!
(la tribonomon „ĉirokezoj" mi ne trovis en PIV!)


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment