Traserĉu tiun blogon

2011-09-16

Esperanta Retradio:Parolaj variaĵoj de Esperanto

Parolaj variaĵoj de Esperanto

parolaj_variajxoj.mp3 Listen on Posterous

difference.jpg

Simono Pejno skribis en "Libera Folio" ke Esperanto ne havas dialektojn. Se oni parolas pri dialekto oni celas specifan parolan formon de la lingvo en certa regiono. La skriba lingvo de Esperanto ja estas vere daŭre internacia, do okazas daŭra interŝanĝo kun la tuta mondo ke lokaj variaĵoj en la skriba lingvo ne estas imageblaj. Loka variaĵo estas nur imagebla en la parola uzo de la lingvo.

En la parolo Esperanto ja povas varii de loko al loko, depende de la gepatralingva fono de la parolantoj. Sed eĉ tio nur en lokoj for de grandaj centroj havas ŝancon realiĝi ĉar en la grandaj centroj ankaŭ la parolado estas internacie miksita. Tie troviĝas E-parolantoj el aliaj landoj, do kun alia gepatralingva fono ol la lokaj enlandanoj. Krome eĉ tiu gepatralingva fono en la centroj estas tre varia kaj do iu unueca loka variaĵo de la parolado de Esperanto ne naskiĝos.

Mi mem spertis en mia hejmlando Supra Aŭstrio la ekziston de loka variaĵo de parola Esperanto. Sed tia loka variaĵo certe ne estas komparebla kun iu dialekto, ĉar en la kazo de la loka Esperanto temas pri helplingva parolado, do pri parolado je sufiĉe malalta prononca nivelo. Estas ne nur la lokaj nuancoj en la prononcado de vokaloj kaj en la kadenco per kiuj karakteriziĝas tia loka variaĵo sed ankaŭ nescio aŭ miskompreno de la prononcreguloj de Esperanto.

Tio koncernas ĉefe la akcenton. En Esperanto la akcento kuŝas ja sur la antaŭlasta silabo. Tiu regulo ne havas esceptojn kaj do ĝi validas ankaŭ en kunmetitaj vortoj. Sed en la germana lingvo en kiu ja kunmetitaj vortoj estas tre oftaj oni emas akcenti la unuan el la du vortoj kio en Esperanto ne eblas, precipe se temas pri mallongaj vortoj kiel ekz. "jarfino". Germanparolantoj emas prononci "járfino". Aŭ en Radio Vieno foje estis parolantino kiu diris "letérkesto" anstataŭ "leterkesto". Multaj E-parolantoj verŝajne ne konscias pri tiuj diferencoj en prononco. En la lokaj E-kluboj ofte mankas instruantoj kiuj kapablas instrui la bonan prononcon de Esperanto kaj tiel povas esti ke en tiu loko ekestas tre stranga parola variaĵo de Esperanto.

Mi konscias ke perfekta prononco estas atingebla nur ĉe tre malmultaj homoj, sed lerni Esperanton signifas ankaŭ lerni iom pri prononco kaj apliki tiun novan scipovon en la parolado. Regule aŭskulti la Retradion ege helpas atingi pli bonan prononcon.

No comments:

Post a Comment