Traserĉu tiun blogon

2011-09-29

Esperanto Retradio: Ni devus renkontiĝadi

Ni devus renkontiĝadi

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Pollando

Ni_devus_renkontiĝadi.mp3 Listen on Posterous
Anjo_dum_arkones

Laŭ la universala opinio la interreto liveras al siaj uzantoj preskaŭ ĉion. Sur la ekrano de komputilo aperas koloraj kaj moviĝantaj bildoj, kiujn akompanas stereofonia muziko kreanta spacon de sonoj. Ili atingas la orelon ĉiuflanke, kaj vi havas la impreson, ke vi partoprenas realan mondon. Kiom multaj el ni ravitaj de la nuntempaj teknikeblecoj subiĝas al tiu ĉi iluzio, tiel ke post kelka tempo ni ĝuas ĉi-oportunan manieron ĉeesti diversajn eventojn. Malgraŭ ke post sufiĉe nelonga tempo pasigita antaŭ la komputilo mi fariĝas laca, entiras min la ebleco trarigardi fotojn aŭ filmojn, aŭskulti sonregistraĵojn de prelegoj aŭ koncertoj kaj sekvi interŝanĝojn de opinioj dum diversaj diskutoj. Ĉu vi ankaŭ konas tion?

Sed kiam mi iras al koncertejo aŭ al teatro, eĉ post plurhora spektado, eĉ kiam kelkfoje oni devas stari, mi revenas hejmen kontenta kaj ripozinta, spertinte neripeteblajn intimecon kaj plezuron. Nur tiam, kiam oni troviĝas inter aliaj homoj, oni povas resenti ĉiujn nuancojn de la evento, kiu vere okazas antaŭ viaj okuloj. Ĉar inter vi kaj muzikisto aŭ aktoro, inter vi kaj aliaj aŭskultantoj aŭ spektantoj, inter vi kaj via interparolanto - ekestas siaspeca streĉo, kiu forte stimulas vin reciproke.

Ĉi-jare kiel kutime en la pola Poznano okazis fama E-aranĝo ARKONES, kies nomo estas mallongigo de ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Sen amika instigo, anstataŭ partopreni ĝin, mi certe restus hejme inter miaj kutimaj ĉiutagaj zorgoj. Bonŝance estis alie. Mi ricevis permeson de miaj proksimuloj kaj mi forveturis. Surloke mi renkontis multajn esperantistojn, kiujn mi ĝis nun konis nur de la retaj fotoj aŭ E-podkastoj. Mi povis interparoli kun ili, premi iliajn manojn, amike brakumi ilin. Mi pasigis multajn horojn en E-etoso, aŭskultis prelegojn, koncertojn, spektis teatraĵojn, interŝanĝis varmajn rigardojn kaj sincerajn ridetojn. Mi ektroviĝis en tute spontanaj situacioj, kiuj postulis nature reagi kaj permesis kontroli miajn lingvokonon kaj lingvouzon. Kiam vi kuraĝas interparoli dum E-aranĝoj, vi rapide konscias, ke estas nenio por timi. Ĉiuj estas afablaj, eĉ se vi stumblas. Nur la publika uzo de ĉiu fremda lingvo je kiu ajn nivelo estas la unusola maniero por plene posedi ĝin. Tio ĉi vere kontentigas kaj instigas daŭrigi la pluan aventuron kun nia bela lingvo Esperanto. Ni uzu la interreton por informiĝi, ni nepre aŭskultu E-podkastojn, ni interparolu per Skajpo, sed krom tio, kiel la homoj ni devus renkontiĝadi.

Kaj por la fino mi proponas al vi aŭskulti fragmenton de la kanzono titolita „Mi trovis patrujon", kiun mi registris dum la okazinta en la ARKONES koncerto de Anjo Amika, kies repertuaro tre trafis mian gustosenton. Bonvolu aŭskulti.


No comments:

Post a Comment