Traserĉu tiun blogon

2013-01-25

E-kuketoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

E-kuketoj_11.mp3Listen on Posterous

Tiel nomatan E-etoson, kiun ĝuas E-amikaro dum siaj renkontiĝoj, kunkreas kelkaj faktoroj. Mi dirus, ke el inter ili plej gravas niaj interparoloj en la internacia lingvo. Sed ĉu eblas sole paroli dum pli longa tempo. Kiam oni vidas iun preleganton sur la televidekrano plej ofte akompanas lin almenaŭ glaso kun akvo. Kelkaj el vi certe scias, kiel aspektas konferencoj por laborantoj de kelkaj firmaoj, organizataj en speciale luitaj ejoj de hoteloj. Ankaŭ dum E-renkontiĝoj ni restas ordinaraj homoj, kiuj bezonas ion kroman, kio helpas nin atingi pli altan nivelon de ĝuo kaj entuziasmo, kio sekve kvazaŭ iom pli paroligas nin. Do ni tre ŝatas intertempe ion trinki, por iom ŝmiri niajn gorĝojn. Sed kiam ni uzas nian amatan Esperanton, ni bezonas pli da energio. Parolante ĝin ni ne nur lacigas niajn voĉkordojn, sed ofte kvazaŭ torturas nian cerbon. Tiam la necesan energion liveras al ni ĉefe varmaj kafo kaj teo. En la komunumoj, kiuj kutimas regule kaj ofte renkontiĝi, ekzistas la kutimo regali sin per iuj nutraĵoj. Kaj kio tiam estas plej facila por aranĝi? Kompreneble diversaj dolĉaĵoj, kiel kuketoj, bombonoj aŭ ĉokoladaĵoj, kiuj estas ĉie aĉeteblaj kaj facile konserveblaj en la klubeja ŝranketo ĝis la sekvonta renkontiĝo, se okazas, ke io tamen ne estis konsumita.
      
Mi jam alkutimiĝis, ke la partoprenantoj de E-renkontiĝoj estas ankoraŭ pli ambiciaj, kaj danke al tio, oni povas ĝui tiam proprajn bakaĵojn. Tiam nur la etoso eksplodas! Kiom da laŭdoj tiam eliĝas el niaj buŝoj. Ĉiu esperantisto ja scipovas eldiri la frazon "Kiel bongusta kuko!" aŭ "Kiu bakis la babaon?" Sed kiam iu demandas "Kiel nomiĝas la bakaĵo?", tiam kelkfoje la respondo estas facila kaj alifoje iom pli pripensenda. Sekve interesa estas la recepto. Tiam oni devas rememori la nomojn de ingrediencoj kaj kelkajn infinitivojn aŭ verbojn, esprimantajn kiel oni preparas la tuton.
        
Hodiaŭ mi prezentos al vi preskribon pri aven-flok-kuketoj alivorte - makaronoj el avenflokoj. Tiu ĉi memfaritaĵo gastas tre ofte sur la kunventabloj de nia klubejo, kaj pro tio tutcerte meritas la nomon E-kuketo, sed la aferon mi klarigos al vi iom pli poste.
Kaj nun mi diros, kiamaniere fari ilin.

Ni bezonos:
1. unu brikon da butero aŭ margarino, 
2. unu glason da sukero, 
3. tri ovojn, 
4. unu saketon da vanilsukero 
5. migdalaromon, kiu eventuale povas esti anstataŭigita per raspitaj migdaloj,
6. 40 dekagramojn da avenflokoj, kiuj povas esti iom frititaj sur pato
7. du kuleretojn da bakpulvoro.

Ĉion kune oni devas kirli, sekve formi maldensajn amasetojn kaj meti ilin sur bakpaperon en bakpleto. La pleton meti al la jam varmigita ĝis la temperaturo de 180 gradoj (laŭ la Celsia skalo) bakforno por ĉ. 10 minutoj. Kiam vi ekvidos, ke la kuketoj jam iom bruniĝis, elmetu ilin kaj post la malvarmiĝo vi povas manĝi ilin, kaj la nemanĝitan ceteron konservi en iu lada aŭ plasta nutraĵskatolo dum longa tempo. Ili ne estas tro malmolaj, do ne timu pri viaj dentoj.

 
Kial do E-kuketoj? Kiel voranto de la kuketoj mi deziras iom distingi mian karan koleginon Maria Markowska, kies foton ĉi-supre aldonitan ŝajne kelkaj el vi rekonos persone. Ŝi bakas la kuketojn kaj kunportas ilin al preskaŭ ĉiuj E-klubejoj, kie ajn ŝi nur estadas. Ŝi estas ne nur bona bakistino, sed fakte E-parolantino de pli ol 50 jaroj, laŭprofesie emeritiĝinta fervora instruistino pri geografio, ege ŝatanta junularon kaj hobie - brodistino. Kelkajn ŝiajn brodaĵojn mi ankaŭ fotis. Ĉiuj ĉi faktoroj ege pliriĉigas esperantistaron, havantan la okazon kun ŝi renkontiĝi kaj regali sin per ŝiaj interparolo kaj bakaĵoj, kaj nelaste brodaĵoj tre volonte disdonataj kiel memoraĵo. Kaj por la deserto mi aldonu, ke la avenflokkuketoj, kiujn vi povas rigardi sur la alkroĉita foto, estas krome bonguste ornamitaj per iometo da rozkonfitaĵo. Bedaŭrinde ĉio ĉi ne estas gustumebla dum videokonferencoj, kiuj ne taŭgas por ĉio. Preparu mem, gustumu kaj, se bongustas, invitu kelkajn E-geamikojn, por iom babili en nia lingvo, kiel ĝuste faris viaj samideanoj el Polujo.


--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

No comments:

Post a Comment