Homoj kaj iliaj simboloj

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

homoj_simboloj.mp3Listen on Posterous
60plus_a

Homoj amas simbolojn. Verŝajne ili eĉ bezonas simbolojn. Nia socio estas plenplena je ili, surstrate, en omnibusoj, trajnoj, vendejoj, oficejoj, hospitaloj, dokumentoj. Trafiko ne funkcius sen ŝildoj, montrantaj regulojn; en transportiloj,  bildoj montras gravedulinojn, infanojn, maljunulojn kaj malsanulojn kun specialaj rajtoj; ruĝa strio sur cigaredo klarigas senvorte, ke estas malpermesata fumado; flegistino kun vertikala montrofingro sur la buŝo petas, ke oni ne parolu laŭte en hospitaloj kaj similaj lokoj; sur necesejaj pordoj cilindra ĉapelo aŭ inaj gantoj kun braceleto informas la sekson de la uzantoj; kranio kun du aliaj ostoj atentigas pri danĝera loko; kaj tiel plu, kaj tiel plu. Teknike, tiuj bildoj nomiĝas "piktogramoj". Tiu kurioza, abunda komunikado senvorta montras, ke homoj avidas je informado. Tiu komunikado ofte havas emocian forton, pri kiu ne ĉiam oni konscias. La laborgrupo de D-ro Carl Jung antaŭ kelkaj jardekoj publikigis interesan verkon pri tio: "La homo kaj liaj simboloj".

En Brazilo, unu el tiuj konataj simbolaj figuroj estas homo kurbiĝinta kaj apoganta sin sur bastono. Ĝi vidiĝas en omnibusoj, trajnoj, aviadiloj kaj aliaj lokoj, kaj kompreneble taŭgas por montri, ke la koncerna loko destiniĝas al maljunaj homoj, prefere. La simbolo bone funkcias, ĉar kurbiĝinta hometo kun bastono estas universale uzata kaj tuj komprenigas la intencon. Eĉ en kavernoj oni trovis ĝin fare de prahomoj, antaŭ jarmiloj.

Tamen, la tempoj estas aliaj. En la tuta mondo homoj vivas pli longe, tiel ke pli ol 60-jaraj homoj plimultiĝas. Krome, tiu maljuna loĝantaro ofte estas ankoraŭ vigla, aktiva, laborema, eĉ sportema. Nuntempe ili praktikas kuradon, naĝadon, gimnastikon; ili plu laboras, ili emas plu amuziĝi, amindumi, seksumi, vojaĝadi, danci kaj starigi novajn amikrilatojn. Foje oni trovas inter ili eĉ maratonistojn!

Se oni konsideras tiun frapan ŝanĝon je la vivstilo de maljunaj homoj dum la lastaj jardekoj, tiam efektive la ĝis nun uzata simbolo tute ne taŭgas. Ĝi estas eĉ iom ofenda por kelkaj. Pro tio, la posedanto de brazila agentejo de propagando "Garage.IM"  decidis starigi kampanjon por elekti novan simbolon por maljunuloj. Ne estas facile. Oni jam kolektas amason da proponoj (vidu kelkajn, kiuj ilustras ĉi tiun artikolon) sed neniu ŝajnas tiel klara kiel la tradicia bildo. Poste, oni transdonos la proponon al oficiala registara organo, kiu zorgas pri oficialigo de tiaj simboloj. Dume, viglaj maljunuletoj plu sekvas sian vivon. Ĉu la aŭskultantoj de nia Esperanta RetRadio proponus taŭgan piktogramon?

--

.... Esperanto, mia lingvo, minha língua!

Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Comments

Post a Comment

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA