Robert Doisneau

.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Robert_Doisneau.mp3Listen on Posterous

De 1826, kiam oni produktis la unuan fotografaĵon, oni diskutas pri tio, ĉu fotografio estas arto aŭ ne. Multaj pensuloj ne konsideras ĝin kiel arton, ĉar oni povas facile produkti kaj reprodukti ĝin per moderna teknologio. Tamen, aliaj argumentas, ke la fotografia arto ne konsistas nur en kopiado de la eksteraj realaĵoj, sed en ĝia subjektiva interpretado. Por tio oni uzas simbolojn, kiujn la artisto organizas kaj kiujn la rigardanto interpretas laŭ sia persona sentemo. Ne temas nur pri premado de butono, sed pri kapto de unika momento, kiun la fotografiisto trafas kun estetika talento. Laŭ unu geniulo de la fotografia arto, Henri Cartier-Bresson: "Fotografi estas meti sur unu saman cellinion la kapon, la okulon kaj la koron."

Antaŭ kelkaj tagoj mi vojaĝis por partopreni ceremonion pri la 70-jariĝo de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis en la Kulturcentro de la Federacia Justico. Mi alvenis preskaŭ du horojn antaŭ la fiksita horo por viziti la belan institucion, kaj por mia plezuro mi povis trankvile trarigardi ekspozicion en la dua etaĝo de tiu majesta domego: "Simple Robert Doisneau". Oni tie montris mirindan kolekton da pli ol 150 fotoj faritaj de tiu artisto. La tuton aŭspiciis Franca Alianco, kun la celo omaĝi lin okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.

Robert Doisneau estis unu el tiuj geniaj artistoj, kiuj helpis, ke oni nepre akceptu fotografion kiel arton. Li naskiĝis en antaŭurbo de Parizo kaj akompanis ĝian kreskadon kaj ĝiajn sociajn ŝanĝojn dum la 20-a jarcento. Li ŝatis la popolon kaj ĝiajn ĉiutagajn morojn, stratajn okazaĵojn, delikatajn kaj foje humurajn scenojn. Li kaptis la solecon de nekonataj homoj kaj speciale la ĉarmon de infanoj. Multaj liaj fotoj estas ironiaj, foje melankoliaj.

Doisneau laboris plej ofte laŭmende, por famaj revuoj, kiaj Life, Vogue kaj Paris Match. Sed tio ne malhelpis, ke liaj bildoj – ĉiam nigreblankaj – estu eksterordinare originalaj, atentokaptaj, surprizaj, animoplenaj. Lia plej konata foto montras paron kisantan surstrate, meze de indiferentaj preterpasantoj – la ravan "La kiso de l'Hotel de Ville". Post multaj jaroj da sukcesa kariero, la fotografiisto konfesis, ke la paro laŭpete pozis por lia foto.

Ne eblas dubo: fotografio estas vera arto kaj Robert Doisneau unu el ĝiaj plej eminentaj majstroj.

Per interreto eblas rigardi kaj ĝui amason da liaj fotoj:

http://www.google.com.br/search?q=robert+doisneau+fotos&hl=pt-BR&rlz=... .

Embedded media -- click here to see it.

____________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA