Impona interpreto de Patro Nia

Eŭgenio skribis i.a. "Jen konsterna kaj apenaŭ komprenebla fakto
reportita de la ĵurnalo "Times". Homoj kiuj scias pli pri religio ne
estas religiuloj sed senreligiuloj. Kiel tio povas esti vera?"

Nu, jen ekzemplo tre proksima: la plej eminenta specialisto en la
forumo SCE pri Kristanismo estas nia kara kaj admirata ateisto Sergio
(sen forgesi nian karan kaj erudician Marko)

Ĵus li anoncis en SCE (22 Septembro) sian imponan studon pri la preĝo
kreita far Kristo mem, la "Patro Nia":http://pok.heliohost.org/eo/
artikoloj/pri_la_sinjorpregxo.html
aŭ ĉe
http://pok.heliohost.org/eo/artikoloj/Pri_la_Sinjorpregxo.pdf

Mi estas kristano, sed mia scipovo pri kristanismo estas vere modesta.

Dario Rodriguez

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA