Esperanto sur mineralakvaj boteloj - en Hungario

Verde? Ne, Verda! - kaj Esperanto!
----------------------------------

Landa hungaria nutraĵvendeja ĉeno Spar anoncis konkurson, en kiu oni povis gajni diversajn premiojn, se ili alsendas etikedojn de mineralakvaj boteloj de speco "Verde".

Faris tion ankaŭ s-ano Ódor György (malnova esperantisto en la urbo Zalaegerszeg), kaj pere de bona fortuno li gajnis la ĉefpremion, aŭtomobilon Fiat Punto.

Dum la ricevo de la premio, kaj dum la fotado li portis nigran T-ĉemizon kun okulfrapa surskribo "ESPERANTO", do tiu vorto nun aperas en bone legebla formo sur etikedoj de multcentmiloj (miliono) da mineralakvaj boteloj "Verde".

Pri la gajnintoj, pri la boteloj kaj etikedoj kelkaj fotoj estas videblaj en la fotogalerio de "Eventoj" ĉe http://kep.tar.hu/eszperanto/ sub la menuero "2010 Verde, Verda". Sur la etikedoj la frapfraza vorto "verda" en hungara ĵargono signifas aŭtomobilon :-)

Pri la konkurso mem, pri la lotumado kaj transdono de premio pliaj fotoj estas videblaj ĉe www.veddesnyerd.eu sub la menuero "Galeria 2010'.

Gratulojn al s-ano Ódor György kaj lia edzino, ni deziras agrablajn vojaĝojn per la nova aŭtomobilo, kaj ni dankas lin pro vestado de Esperanta-T-ĉemizo.

Jen ankaŭ tiel oni povas disvastigi Esperanton :-)

inf. Szilvási L.
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
   Internacia Kalendaro de Esperanto-Renkontigxoj - http://www.eventoj.hu
========================================================================




Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA