Traserĉu tiun blogon

2012-02-17

La unua langobato


langobato.mp3Listen on Posterous

La fantazio de lingvoesploristoj volonte forglitas en la pasintecon, al la origino de ilia esplorobjekto. Kiel aŭdiĝis tio kiam niaj prauloj lernis doni signifojn al sonoj? Ĉu eble ili gruntis? Aŭ ĉu la sonoj aŭdiĝis kiel tiuj de ursoj aŭ de hundoj? Estas bedaŭrinde ke lingvo ne postlasas fosiliojn kiuj povus porti ordon en la erudician kakofonion.

Aŭ ĉu tamen? Kelkaj prahomoj eble saviĝis kiel vivantaj fosilioj ĝis hodiaŭ: estas la klak-sonoj de tiuj lingvoj kiujn la usona lingvisto Joseph Greenberg nomis "Khoisan", kiam li ordigis la afrikajn lingvojn en kvar klasojn. La strangaj idiomoj de tiu lingvogrupo ne trovis lokon en la sistemo de Greenberg. Nun usonaj genetikistoj kaj antropologoj kredas ke ili trovis indikojn en la genomo de afrikanoj ke tiuj praecaj sonoj estas lingvaj postrestaĵoj de la komenco de la homa lingvo.

Jam la unuaj eŭropaj vojaĝantoj al Afriko miris pri la praecaj langobatoj de la indiĝenoj: En la jaro 1596 la nederlanda komercisto Cornelis de Houtman komparis la klakadon kaj ŝmacadon kun la "klakado de meleagroj". Tiam la Khoisan-lingvoj estis vaste parolataj en la regionoj sude de la Saharo. Sed tiam Bantu-popoloj el la nordo kunpelis la klakantan praloĝantaron al la regionoj ĉirkaŭ la dezerto Kalahari.

La homo sapiens de cirkaŭ 40000 ĝis 100000 jaroj estas lingve plene evoluinta kaj la antropologoj kaj lingvistoj do supozas la naskiĝon de la unua gramatike strukturita lingvo dum tiu epoko. Se do la Khoisan-parolantoj heredis siajn klak-sonojn de siaj prauloj, tiam ili vere konservis plej fruajn lingvajn elementojn. Ankaŭ la granda fonemaro de la Khoisan-lingvoj karakterizas ilin kiel lingvajn fosiliojn. Kun 141 fonemoj en kelkaj idiomoj ĝi estas la plej ampleksa fonemaro de la mondo - la mezumo estas 30 fonemoj po lingvo. Kaj la tendenco iras direkte al plisimpligo. Klak-sonoj estas malaperantaj, ili nenie nove aperis. Do la genetika horloĝo montras al "tre malnova".

Sed kial entute la praparolantoj komencis klaki, se iliaj posteuloj preferas forlasi la klakadon per la lango? Akceptebla klarigo estus ke la malmolaj sonoj devenas ankoraŭ el antaŭlingva epoko. Eble niaj balbutantaj prauloj batis la langon por iomete riĉigi la repertuaron de siaj ankoraŭ ne jam plene evoluintaj voĉkordoj - kiel tion faras ankoraŭ hodiaŭ ĉimpanzoj kiam ili senpedikigis unu la alian: Ili tiel certigas sian pacemon per klakado.

Esperanto kun siaj 28 fonemoj korespondas al averaĝaj fonemaroj. Kaj klakado kaj ŝmacado ne apartenas al la repertuaro de nia lingvo.
________________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


No comments:

Post a Comment