Vojaĝraporto el Novzelando

Nz_topografio

Tiun ĉi raporton verkis mia bofilino Stefanie kaj mi tradukis kaj sonigis ĝin.

raporto_novzelando_.mp3 Listen on Posterous

De apenaŭ kvar semajnoj ni estas en Novzelando. La insuloj (la norda kaj suda kaj kelkaj malpli grandaj laŭmarbordaj insuloj) situas relative precize je la alia fino de nia planedo. Se oni traborus la Teron oni elirus en Hispanio.

Kune kun amikino el nia hejmregiono kiun ni renkontis dum nia flugo trans la Pacifikon ni luprenis blankan aŭtomobilon Toyota Corolla kiun ni karese nomis nian lipicanon. Plenŝtope kun tendo kaj manĝa provizo ni do survojiĝis por ekkoni la landon en kiu "kivio kaj ŝafoj deziras bonan nokton". La vojaĝo kondukis nin tra verdaj montetaraj pejzaĝoj, zorgeme ĉirkaŭbaritaj kaj uzataj kiel paŝtejoj por ŝafoj kaj bovoj, tra senfinaj arbaroj, markitaj unu post la alia kiel naciaj parkoj kaj laŭlonge de bluaj marbordoj kaj plaĝoj kiuj laŭdire apartenas al la plej belaj de la mondo. Koncerne pejzaĝojn la lando ofertas al ni abundon kaj la kunligo de plej diversaj vegetaj zonoj vere mirigis nin. Vulkane aktivaj regionoj aŭ koniferaj arbaroj kun palmoj estas por niaj okuloj raraĵo kaj malgraŭ tio jen kaj jen pejzaĝo memorigis nin precipe pri Aŭstrio, se ne estus la Pacifiko en la fono. Ne estas mirige ke tiu scenaro estas uzata volonte por fantaziaj filmoj kiel "La mastro de la ringoj" aŭ "Narnia". Ekonomia krizo dum la 1980-aj jaroj devigis la registaron kalkuli pli je turismo kiel nova enspezofonto de la novzelandanoj. De tiam la ministerio pri protektado de la landaj riĉaĵoj (Department of Conservation) kaj la novzelandaj turismaj entreprenoj vigle aktivas tiucele. Mediprotektado estas gravega, oni rajtas kampadi nur en rezervitaj kaj kontrolataj areoj aŭ sovaĝe se oni kunportas sian propran reciklan sistemon por rubakvo. Per la Kiviekspreso dorsosakaj turistoj estas veturigataj de unu vidindaĵo al alia. Ĉio estas perfekte organizita kaj atingebla. Tio kompreneble havas ankaŭ sian prezon. Se oni survojas en propra aŭtomobilo povas okazi ke oni en la marbordaj ŝoseoj veturas en kolono de kampadaj aŭtomobiloj kaj ke oni devas kundividi la plej belajn panoramajn lokojn kun germanaj turistoj. Dum la alta sezono ĉio servas por kontentigi la dezirojn de la vizitantoj el aliaj kontinentoj kaj por plenumi ĉiujn kliŝojn pri Novzelando. Ĉie oni reklamas per adjektivoj kiel "ekstrema, la kompleta, la plej alta, giganta ... " paraŝutadon, gumŝnuran saltadon "Bungee", helikopteran skiadon kaj multe pli. Ni decidis plenumi "ekstreman aŭtomobilveturadon", kun pli ol 3000 kilometroj dum 22 tagoj kaj kun proksimuma averaĝa rapideco de 70 km po horo, la senfinaj horoj en la plenpakita aŭto estas ankaŭ nervotiklaj. Ni vere estis tre dankemaj pro la tempo kiun ni ne pasigis sur la ŝoseo. Elstaris certe niaj boataj ekskursoj kun vido al balenoj kaj naĝado kun delfenoj. La proksimeco al tiuj maraj mamuloj estis tre kortuŝa. Nun ni daŭrigas nian vojaĝon traaere, rapide, plu al Aŭstralio.
__________________
Aprenda ESPERANTO com um amigo! 
Programa MIA AMIKO... Participe!


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA