Traserĉu tiun blogon

2012-09-10

Kial oni malpermesas al knabinoj bicikli?


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Wadjda_.mp3Listen on Posterous

"Wadjda": tikla filmo el la 69-a ekspozicio de Venecio

Haifa Al Mansour estas la unua saŭda virino, kiu reĝisoris filmon, tiel iĝante pioniro aŭ forpelinto, depende de vidpunkto kaj loĝloko de siaj samurbanoj. Jam dum la filmado en sia hejmurbo Riad, en kelkaj kvartaloj ŝi povis filmi tute senĝene kaj senĉese. En aliaj kvartaloj ŝi devis sin kaŝi en kamioneto kaj gvidi la teknikan nurviran skipon parolante per radio pro la timo kaŭzi tumultojn kaj perfortajn protestojn.

"Saŭda Arabio estas tre tradicia, konservativa triba socio", ŝi klarigis, kiam ŝia filmo "Wadjda"" estis premiere projekciita pasintsemajne en la festivalo de Venecio. "Malpermesite al viroj kaj virinoj troviĝi kune en la strato, des pli, se la virino aŭdacas paroli kaj disdoni ordonojn al viroj. Foje homoj venis kaj perforte haltigis la filmadon. Ĉi tio estis almenaŭ defia sperto kaj iom timiga travivaĵo".

La filmo de Mansour prilumas la tradician taskon de virinoj en la saŭda socio. La ĉefa protagonisto, Wadjda, estas ribelema 14-jaraĝa knabino, kiu enregistriĝis por loka konkurso de legado de la Korano celante gajni la monan premion por aĉeti biciklon. Kiam Wadjda rapidas tra la polvaj stratoj, la religiaj islamanoj ŝokiĝas vidante ŝiajn porsportajn ŝuojn kun indigokoloraj ŝulaĉoj. Ŝi deziras rajdi sur biciklo konkurence kun knaboj kaj pruvi, ke ŝi povas venki ilin ĉiujn. Sed ŝia patrino hororas. "Knabinoj ne biciklas", ŝi diras. "Vi ne povos naski infanojn, se vi biciklas".

Mansour konfesas, ke la filmo estas bazita parte sur ŝiaj infanecaj travivaĵoj. "Mi volis fari filmon, kiu priskribas kutimojn de mia mondo", ŝi diras. "Mi estis bonŝanca kreski ene de liberala familio;  miaj gepatroj ja donis al mi kaj miaj fratinoj grandan spacon por kreemo. Multaj el miaj amikoj en la lernejo ne estis tiel bonŝancaj. Kvankam havantaj grandan potencialon, ili ne havis oportunon por realigi ĝin. Mi volis, ke la filmo parolu pri ili".

"Wadjda" estas kortuŝa rakonto de virina maturiĝado, kaj ankaŭ kritiko kaj kulpigo kontraŭ la saŭdaj kulturo kaj tradicio. La filma intrigo moviĝas inter la lernejo, kie regas subjugado kaj hejma mizero. La patro de Wadjda diras, ke li amas sian edzinon, tamen li serĉas alian virinon, kiu nasku al li viran filon. En lernejo, knabinoj ne rajtas tuŝi la Koranon dum menstruo kaj oni nepre malpermesas al ili ridi en la korto. "Ĉu vi ne memoras?" la instruistino riproĉas ilin, "Virina voĉo estas kiel nudaĵo."

La reĝisorino Mansour emfaze deklaras: "Saŭda Arabio vere estas malfacila loko por virinoj. Tie oni kutimas diri kaj akcepti, ke virinoj devus tutsimple resti hejme. Antaŭ ĉio saŭdaj virinoj bezonas drastan ŝanĝon de la socia pensmaniero. Ili devas unuiĝi, firme kredi en si mem kaj, ribelante kontraŭ tradicio, streĉe labori por atingi socian statuson, kiu igos ilin feliĉaj. Mi kredas, ke la mondo estas preta por nin aŭskulti. Mia filmo ne aperos en Saŭda Arabio, kie ne ekzistas eĉ unu kinejo, ĉar kino tie estas kontraŭleĝa. Sed espereble la situacio ŝanĝiĝos."

Tamen por konkludi, jen persona konsidero. Unu el plej konataj italaj filmaj kritikistoj, supraĵe kaj arogantece, skribis pri la filmo "Wadjda": "Temas sume pri fabeleto por infanoj"! Ankoraŭ foje oni povas konstati, ke eĉ ĉe la tiel nomataj liberpensuloj el okcidenta kulturo ne estas limo al stulta malkomprenado. 

Embedded media -- click here to see it.


--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual Brasileiro de Esperanto

No comments:

Post a Comment