Omaĝo al eniro de vintra sezono en suda hemisfero.
La vintro
Raportu al mi la venontaĵoj de la jarcentoj, ĉar miaj oreloj estas lacigataj de la veado de la ventoj kaj la lamentado de la elementoj.
Riglu la pordon kaj la fenestrojn, ĉar la aspekto de la kolerema ĉielvizaĝo malgajigas mian animon, kaj la rigardo de la urbo, - kuŝanta kvazaŭ nekonsolebla patrino - sub la neĝtavoloj, - sangigas mian koron.
Enverŝu oleon en la lampon, ho kunulino de mia vivo!, ĉar ĝi preskaŭ estingiĝas, kaj metu ĝin apud vin por ke mi vidu tion, kion la nokton skribis sur via vizaĝo...
Alportu la vinujon. Ni trinku kaj rememoru la tagojn de la vinberpremado.
Alproksimiĝu! Proksimiĝu al mi, amantino de l'animo mia, ĉar la fajro estingiĝis kaj la cindro tutkovris ĝin... Brakumu min, ĉar la lampo jam senlumiĝis kaj ĝin venkis la senlumeco...Niaj palpebroj tropeziĝis pro la ebrieco de la jaroj...
Rigardu min per okuloj ombrumitaj de la dormemo...Ni reciproke nin ĉirkaŭprenu, antaŭ ol nin ĉirkaŭpremos la malvekiĝo...
Kisu min, ĉar la neĝo jam invadis ĉion, escepte viajn kisojn...
Ha, amatino mia, kiel profundega estas la maro de la dormo!
Ha! kiel malproksima estas la aŭroro en ĉi tiu mondo!
( Ĝibran')
Kontribuo de Kelli
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Facebook: http://www.facebook.com/groups/MiaAmiko/
Twitter: @MiaAmiko
Comments
Post a Comment