Brazilaj Kongresoj 2012: 47-a BKE kaj 32-a BEJK

47-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO
32-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso
Relogio_de_Taguatinga.JPG
La organiza komitato varme invitas la brazilajn esperantistojn al sia 47ª Nacia Kongreso kaj 32ª Brazila Esperantista Junulara Kongreso kiuj okazos en la período de la 15ª ĝis la 19ª de januaro 2012 en la urbo Taguatinga/Brasília (DF).

Interesa tendenco en nia movado estas la multenombra partopreno de eksterlandanoj dum naciaj kongresoj de Esperanto tutmonde. Ĉu ankaŭ en Taguatinga?

Ekzemple, dum la lasta itala kongreso en aŭgusto pasinta kunvenis en Torino esperantistojn el 30 landoj dum iaspeca mini-Universala Kongreso!
Certe ne venos al nia 47ª eksterlandanoj el 30 landoj, sed sendube kelkaj volonte vintrumus en tropika klimato. Pro tio gravas, ke vi brazilaj esperantistoj partoprenu multnombre por vivi kun samideanoj el aliaj landoj en Taguatinga!

La ĉefurbo Brasília jam gastigis du naciajn kaj unu universalan kongresojn kaj nun oni donis la organizan taskon al la satelita urbo Taguatinga, kie la loka esperanto-movado estas aparte vigla.
Tiu elekto jam kreis amuzan miskomprenon, kiam eksterlanda kandidato al partopreno, vane serĉis flugon al Taguatinga ( 20 km de Brasília) !

Evidente li ne trovis flugon, sed li spertos someran klimaton kaj la korvarmecon en la plej moderna ĉefurbo de la mondo, kie antaŭ 60 jaroj ekzistis senhoma savano loĝata nur de dazipoj, emuoj kaj jaguaroj !

La Organiza Komitato de la kongreso jam garantiis la ĉeeston de du elstaraj aktoroj je internacia nivelo, kiel Georgo Handzlik kaj Sasa Pilipovic, kiuj sendube donos brilon al nia arta programon.

Ili portos al ni el Jokohamo, Bialistoko kaj Havano siajn alte aprecatajn kulturajn prezentaĵojn por tiuj kongresanoj, kiuj ne havis la eblecon ĉeesti tiujn Universalajn Kongresojn de Esperanto!

Jen do sugesto por viaj someraj ferioj!
Simple aliĝu rete ĉe : http://taguatek.org.br kaj ricevu ĉiujn necesajn informojn.

La Organiza Komitato

Evandro Avellar
Prezidanto de LKK

_

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero