Traserĉu tiun blogon

2011-10-17

Strikoj - demokratia rajto

Strikoj - demokratia rajto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

STRIKOJDEMOKRATIARAJTO.mp3 Listen on Posterous

example-of-japanese-strike.jpg

Dum la lastaj semajnoj en Brazilo okazis strikoj en gravaj sektoroj, kio kaŭzis sufiĉe da perturboj al la tuta loĝantaro. Strikis poŝtoficistoj kaj bankoficistoj kaj do paraliziĝis gravaj servoj. Sekve, nemultajn tagojn post la komenco de tiu movado, jam milionoj da realoj akumuliĝis kiel monperdo, pro ĉesigo de transdonado de dokumentoj kaj bankoĝiroj. Milionoj da korespondaĵoj amasiĝis en deponejoj, tiel ke preskaŭ du semajnoj necesos, post la fino de la striko, ĝis oni sukcesos ĝisdatigi la servon. La landa registaro troviĝis en delikata situacio ĉar, kiel ofte okazas, laboristoj postulis pli altajn salajrojn. Politikistoj el la ekonomia skipo argumentas, ke plena kontentigo de ĉiuj postuloj kaŭzus lavangon da aliaj strikoj en aliaj laboristaj klasoj – kaj ĝenerala kontentigo de salajraj plialtigoj nepre rezultus en danĝeran inflacion. Kion do fari? Fine, la kontraŭaj partoj alvenis al meza solvo: plialtigo de salajroj, sed ne je la postulita nivelo; kaj monpuno al la strikintoj, proporcie al la nelaboritaj tagoj.

Kvankam strikoj ĉiam kaŭzas problemojn al la popolo ĝenerale, tamen ili estas konsiderataj kiel esenca rajto en demokratiaj reĝimoj. Tamen, tio ne signifas, ke ili okazas pace. Male, ofte manifestacioj de strikantoj kaj reagoj de polico eksplodas. Kompreneble, por ne damaĝi civitanajn rajtojn, juĝistoj devas decidi, ĉu iu striko estas laŭleĝa aŭ ne. Kelkaj sektoroj de la socio estas tiel esence gravaj, ke oni ne povus akcepti laborĉesigon tie. Ekzemple, ni imagu, se ĉiuj hospitaloj subite interrompus flegadon, aŭ se haltus ĉiuj respondeculoj pri elektroproduktado. Rezultus certe socia disfalo. Temas do pri tikla jura problemo kaj des pli tikla politika defio.

La Esperanta vorto certe devenas de la angla "strike", kiu interalie signifas "veki atenton". La portugallingva "greve" kaj la franca "grève", devenas de la nomo de placo en Parizo, kie okazis la unuaj movadoj por rajtoj de laboristoj, en la 18-a jarcento. Sed ne nur pro salajroj oni strikas, ankaŭ por pli taŭgaj laborkondiĉoj, por sekureco, por solidareco rilate aliajn homojn. Studentoj povas striki por atentigi pri siaj lernokondiĉoj, homoj povas malsatstriki por atentigi pri persona aŭ grupa situacio. Kaj la greko Aristofano, 400 jarojn antaŭ Kristo, verkis teatraĵon "Seksostriko" – kiu priskribis movadon de virinoj, kiuj rifuzis seksumadon postulante de viroj, ke ili ĉesigu militon. Kompreneble, la viroj repaciĝis, kaj tiu fariĝis unu el la plej sukcesaj strikoj en la historio....

No comments:

Post a Comment