Gazetaraj Komunikoj de UEA



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 430
2011-10-12


Enhavo:

  1. Prelego pri Erasmo en la Reta Kinejo
  2. Oficisto de TEJO eklaboris

PRELEGO PRI ERASMO EN LA RETA KINEJO

3001.jpg

En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Věra Barandovská-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omagxe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, Lauxdo de l'stulteco . Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.

La prelego de d-ino Barandovská-Frank estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA: http://www.vimeo.com/album/1712870

Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia gxisnuna loko en Ipernity al Vimeo.

OFICISTO DE TEJO EKLABORIS

estraro_volontuloj_sep2011.jpg

Multjara deziro de TEJO pri propra dungito plenumigxis komence de oktobro, kiam la antauxa volontulo Manuela Ronco eklaboris kiel duontempa oficisto laux decido de la septembra kunsido de la Estraro de TEJO. Krom diversaj administraj taskoj sxi okupigxos interalie pri sercxado de subvencifontoj kaj pri pretigo de subvencipetoj kaj raportoj pri la uzo de la ricevitaj subvencioj. Sxi laboras en Torino, Italio, kaj lauxbezone vizitos la Centran Oficejon en Roterdamo, i.a. okaze de la kunsidoj de la Estraro.

Kiel nova volontulo de TEJO eklaboris meze de auxgusto Sébastien Denu x el Francio. Lia dejxorado dauxros unu jaron.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA