Esperanta RetRadio: Sekvu vian koron


Sekvu vian koron

sekvu_vian_koron.mp3 Listen on Posterous

51609.jpg

Antaŭ kelkaj tagoj mortis la komputila pioniro Steve Jobs. Li estis la fondinto de la komputiloprodukta firmao "Apple" kaj genia kreinto de tutmonde furoraj produktoj kiel IPhone aŭ IPad. Sed li ne nur estis kreiva geniulo, sed li havis sian propran vivofilozofion kiu gvidis lin.

Jen kelkaj eldiroj de Steve Jobs:

"Amu tion kion vi faradas. Nur tiam vi sukcesos produkti ion bonan. Nur tiam vi persistos se foje la horizonto malheliĝos. Se vi ne vere amas vian laboron, vi forlasos ĝin. Sekvu vian koron. Trovu tion kion vi amas. Kaj neniam kontentiĝu per io malpli signifa".

Al gestudentoj de la Stanforda universitato li diris okaze de la komenco de semestro en la jaro 2005:

"Via vivo estas limigita. Ne malŝparu ĝin vivante la vivon de aliaj. Ne permesu ke via horizonto malvastiĝu per dogmoj kiuj ja estas la rezulto de la pensado de aliaj. Ne permesu ke la bruo de aliaj voĉoj sufoku vian internan voĉon. Plej gravas: Sekvu vian koron kaj vian intuicion, ili jam scias kion vi vere volas fariĝi. Ĉio alia estas duaranga."

Tiuj vortoj forte impresis min. Ankaŭ mi volas esti kreiva homo. Kaj mia speciala amo apartenas al la parolado de la lingvo Esperanto. Tiu amo helpas al mi persisti en mia laboro por konstrui ion valoran kaj longdaŭran. Mi deziras planti la amon al parolado de Esperanto en laŭeble multajn korojn, ĉar nur tiel la lingvo povas kreski kaj flori.

Mi klinas mian kapon antaŭ la genio de Steve Jobs.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero