Esperanto Retradio: Elektro el atomenergio nepagebla

Elektro el atomenergio nepagebla

atomenergio_nepagebla.mp3 Listen on Posterous

goro-fritz-atomic-energy.jpeg

Studaĵo el la universitato de Linz, Supra Aŭstrio unuafoje enkalkulas la kostojn de sufiĉa asekurado de nukleaj centraloj kontraŭ akcidentoj kaj katastrofoj. La elektro el atomenergio estus nepageble multekosta.

La sumo de damaĝoj post la katastrofo de Fukuŝima estas taksata je 300 miliardoj da eŭroj, la postsekvaj kostoj en Ukrainio kaj en Bjelorusio post la reaktora akcidento en Ĉernobilo en la jaro 1986 estas taksataj je entute 435 miliardoj da eŭroj: Tio estas riskoj kiuj ne estas kovritaj per la garantiaj kaj asekuraj sumoj por nukleaj centraloj.

En Eŭropo validas tute malsamaj kaj ĉiukaze plene nesufiĉaj leĝaj devigoj. La kerna eldiro de la studaĵo laŭ Friedrich Schneider, profesoro pri nacia ekonomiko, estas: "Se la asekuraj premioj estus adaptitaj al la risko, neniu nuklea centralo povus esti mastrumata kun pozitiva ekonomia rezulto.

Ni prenu la ekzemplon de germanaj nukleaj centraloj: Se ili estus sufiĉe asekuritaj kontraŭ la riskoj, tio en plej favora kazo kostus jaran premion de 19,5 miliardoj da eŭroj (se ĉiuj asekuriĝas en unu poto), en plej malfavora kazo (ĉiu centralo asekuriĝas unuope) la jara asekura premio estus 175 miliardoj da eŭroj.

Jen la konsekvenco por la kostoj de elektro: La prezo por elektro el atomenergio nuntempe estas indikata je 2 eŭrocendoj po kWh, ĝi plialtiĝus al 2,36 eŭroj po kWh. Laŭ tio la elektro el atomenergio estas subvenciata malrekte "per miliardoj" kaj tio malfavore al aliaj energiportantoj. La konkludo el tio estas ke tio tute klare estas "disproporciigo de la merkato".

La studaĵo, la unua tiaspeca, jam estis sendita al la federacia registaro kaj al la EU-komisiono en Bruselo. Laŭ opinio de la landa energiprotekta registarano tiuj kalkuloj povas esti ekonomia argumento kontraŭ la uzo de nuklea energio. "Laŭ tiuj rezultoj ĝi kontraŭas al la konkurencaj direktivoj de EU", li diras.

Necesas adapti la leĝajn normojn en EU por ĝuste poziciigi la produktadon de elektro el atomenergio.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA