Esperanta Retradio: Aperado de sonartikoloj

Aperado de sonartikoloj

aperado_sonartikoloj.mp3 Listen on Posterous

internet-radio.jpg

Eble vi demandas vin kiel mi faras ke mi povas disponigi ĉiutage novan sonartikolon en la Esperanta Retradio. Nu, mi fakte mem ja ne devas verki kaj produkti ion ĉiutage, ĉar dum 2 tagoj de la semajno mi povas kalkuli je kontribuoj de miaj karaj kunbatalantoj kiuj tiamaniere decide pliriĉigas la oferton de la Esperanta Retradio. Do mi nur devas zorgi pri la ceteraj 5 tagoj de la semajno.

Por trovi temojn mi legas mian hejman gazeton kiun mi ricevas 6-foje dum la semajno jam frumatene je la 6-a horo kaj mi legas multajn interretajn novaĵmagazinojn kiel ekzemple tiun de la konata germana semajna magazino "Der Spiegel" (la spegulo) kiu en sia interreta versio plurfoje tage aktualigas la artikolojn. Por trovi taŭgan temon por sonartikolo la ĉiutagaj novaĵoj malofte estas interesaj sed jes la fonaj artikoloj kiuj prilumigas iujn novajn sociajn, ekonomiajn aŭ sciencajn fenomenojn. Ofte mi povas preni la kompletan artikolon kaj nur bezonas traduki kaj adapti ĝin. Kelkfoje mi devas trovi kromajn informojn kaj ofte trovas ilin en Vikipedio, aŭ en la germanlingva aŭ en la esperantlingva eldono.

Interesas min ankaŭ ekscii kio okazas en la esperantista medio. Unu granda fonto estas ĉiutagaj retpoŝtaĵoj el Brazilo kaj alia fonto estas la diskutforumo de "Libera Folio". Tamen mi nur malofte povas verki ion pri la temoj pridiskutataj tie ĉar la etoso tie estas tro negativa. Do se temas pri lingvaj kaj movadaj temoj tiaj diskutoj por mi nur povas jen kaj jen esti instigo pritrakti certan temon, sed tiam mi devas ĉerpi el miaj propraj spertoj.

Fakte trovi temon kaj verki manuskripton estas la plej tikla laboro por kiu mi bezonas plej multe da energio. Tradukado, tajpado, voĉregistrado, sonteknika prilaborado, enretigo kaj publikigo estas certe ankaŭ laboroj kiuj konsumas tempon sed estas rutinaj laboroj kiuj ne foruzas multe da energio. Kaj la voĉregistrado eĉ estas tiel kontentiga afero ke mi havas pli da energio poste.

Paroli por paroligi aliajn ja estas mia dediĉo kaj ĉio cetera estas necesa por atingi tion. Do mia plej granda ĝojo ĉiam estas kiam aperas nova kunlaboranto en la Retradio kiu mem verkas kaj parolas sonartikolon. Mi estas tre optimisma ke tio okazos ankaŭ dum la venontaj monatoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA