Esperanto Retradio: Udo Jürgens

Udo Jürgens

Udo_Juergens.mp3 Listen on Posterous

Udo_Juergens_01_BM__284481b.jpg

En nia televido oni montris antaŭ nelonge filmon kun la titolo "La viro kun la fagoto" kiu montris la familian historion de la famkonata kanzonisto Udo Jürgens. Kaj oni vidis ankaŭ la staciojn de la vivo kaj kariero de Udo Jürgens. La familio originas el norda Germanio, la avo elmigris el Bremerhaven al Moskvo, geedziĝis kun rusino, fariĝis direktoro de granda komerca banko kaj komence de la unua mondmilito devis fuĝi el Rusio. La familio setliĝis en norda Germanio, kaj kelkajn jarojn poste la avo aĉetis kune kun la patro de Udo Jürgens bienon en Karintio, Aŭstrio.

Tie naskiĝis Udo Jürgens, propranome Udo Jürgen Bockelmann la 30-an de septembro 1934 en Klagenfurt. Tie li ankaŭ travivis la duan mondmiliton kiel knabo kaj post la milito ekstudis en Salzburg muzikon. Ludi pianon li lernis jam kiel knabo sen instruanto.

En 1950 Udo Jürgens en komponista konkurso de la Aŭstra Radio el 300 kandidatoj kiel plej juna partoprenanto gajnis la unuan premion.

En 1960 li por la brita kantistino Shirley Bassey komponis la furoran kanton Reach for the Stars ("penu atingi la stelojn"). En 1964 li por Aŭstrio partoprenis en la Eŭrovizio-Kantokonkurso en Kopenhago kaj per la germanlingva kanto Warum nur, warum? ("kial do, kial?") atingis la 5-an vicon. Kun la kantistino Alexandra li komponis la kanton Illusionen ("iluzioj"), kies anglalingvan version publikigis la usona kantisto Sammy Davis Jr., kiu de tiam finis ĉiun koncerton per tiu kanto.

En 1965 Udo Jürgens duafoje partoprenis la Eŭrovizio-kantokonkurson, ĉi-foje en Napolo, kaj per la kanzono Sag ihr, ich laß sie grüßen ("peru al ŝi mian saluton") atingis la 4-an vicon. En 1966 li triafoje partoprenis kaj en Luksemburgo per la kanto Merci Chérie ("dankon karulino") gajnis la konkurson. Tiu sukceso internacie konatigis lin, kaj sekvis abundaj koncertoj en multaj landoj. Tiutempe li prezentis siajn kantojn en pluraj eŭropaj lingvoj kaj atentis pri elstaraj literaturaj tradukoj de la tekstoj.

Embedded media -- click here to see it.

En 1975 la kanzono Griechischer Wein ("greka vino") temigis la vivon de grekaj gastlaboristoj en Germanio, kaj apreze por la socikritika, sed ankaŭ tre kortuŝa teksto la grekia ĉefministro Konstantinos Karamanlis invitis la kantiston kune kun la tekstisto Michael Kunze gasti en Ateno. La kanto en greklingva versio "File kerna krasi" en Grekio iĝis iuspeca popolkanto. La usona kantisto Bing Crosby konatigis anglalingvan version de la titolo Come Share the Wine ("venu dividi la vinon") kaj poste je simile granda sukceso ankaŭ prezentis ĝin la kantisto Al Martino.

La plej granda komerca sukceso estis la kanto Buenos dias, Argentina ("bonan tagon, Argentino"), kiun li prezentis kun la germana nacia teamo de futbalo okaze de la Futbala Mondpokalo 1978 en Argentino. Post kvin semajnoj li ricevis la vendopremion ora disko, kaj post pliaj tri semajnoj la premion platena disko. Ankaŭ en norda Ameriko la kanto en kontre-muzika versio de la kantisto Marty Robbins populariĝis.

Decembre 2007 en Hamburgo premieris lia muzikalo Ich war noch niemals in New York ("Mi ankoraŭ neniam estis en Novjorko"), kiu iĝis plia komerca sukceso.

Udo Jürgens estas nun 77-jara kaj estas ankoraŭ ege aktiva kaj populara, precipe en la germanlingvaj landoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero