Esperanto-RetRadio: Ĉomolungmo - Everesto

Ĉomolungmo - Everesto

everesto.mp3 Listen on Posterous

Surgrimpi monton estas granda fascino por homoj. Vidi la mondon de la supro de monto donas grandegan impreson. Kaj se tiu monto estas la plej alta de la mondo tiam kompreneble la sento estas ebriiga. En lando kiel Aŭstrio kie ni ja havas multajn sufiĉe altajn montojn, la montogrimpado estas tre populara kaj estas multaj elstaraj montogrimpantoj kiuj akceptas la defion surgrimpi la plej altajn montojn de la terglobo. Ekzemple ni ĵus festis la revenon de aŭstra virino kiu surgrimpis ĉiujn montojn kun pli da 8000 mil metroj da alteco en la Himalaja montaro.

La altaj montoj estas ankaŭ interesaj por la meteorologoj kaj do sur multaj montopintoj estas meteorologiaj stacioj. La hodiaŭa tekniko tamen ankaŭ ebligas kapti datenojn sen homa interveno. Unu el tiaj eblecoj estas vivaj bildoj. Kaj se oni jam havas tian bildon oni povas disponigi ĝin por la tuta mondo pere de la interreto. Ĝis nun la plej alta retkamerao estis tiu sur la monto Aconcagua en Argentino en alteco de 4389 metroj.

Nun instaliĝis retkamerao en alteco de 5675 metroj sur la montopinto de Kala Patthar por preni bildon de la plej alta monto Ĉomolumgmo - Everesto. La kamerao venas el Germanio kaj devos elteni temperaturon de ĝis minus 30 gradoj Celsiuso. La instaladon prizorgis itala teamo de esploristoj. Ili volas tie esplori la klimaton kaj konstati helpe de la bildoj de la nuboformacioj ĉe la plej alta monto kaj helpe de aliaj datenoj la ŝanĝojn de la klimato.

La retkamerao funkcias dum la tagaj horoj en Nepalo (t. e. de 02:15 ĝis 14:15 laŭ MEST). Ĉiam post 5 minutoj transsendiĝas nova bildo de la monto Everesto. Por trovi la plej bonan pozicion de la kamerao, la esploristoj bezonis kelkajn monatojn. Finfine oni elektis la monton Kala Patthar ĉar ĝi ebligas la plej bonan vidon sur la okcidentan flankon de la Everesto inkluzive de la norda kaj sudokcidenta flankoj.

Gif-bildo el Vikipedio

Kaj jen ankoraŭ kelkaj informoj pri tiu fama monto:

Ĉomolungmo aŭ Everesto estas la plej alta montpinto en la mondo, situanta en montaro Himalajo sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto. Ĝia alteco estas 8 850 m kaj formiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, kiam la himalaja montaro aperis sur la surfaco pro kolizio de Hindio kun Azio. La monto kreskas ĉirkaŭ 2,5 centimetrojn jare.

La pinton unuafoje atingis, la 29-an de majo 1953, la nepala ŝerpo Tenzing Norgay kaj tuj malantaŭ li la novzelandano Edmund Hillary.

Reinhold Messner (Sud-Tirolo/Italio) kaj Peter Habeler (Aŭstrio) estis la unuaj kiuj sukcesis atingi la pinton sen helpo de oksigenaparato la 8-an de majo 1978. Ĉi tiu sukceso surprizis multajn fiziologojn. Ĝis tiam oni supozis ke surgrimpo sen suplementa oksigeno ne eblas.

Ekzistas du grimpvojoj por atingi la pinton, la suda grimpvojo tra Nepalo kaj la norda tra Tibeto. La suda trako estas la plej facila kaj la plej utiligita. Hillary kaj Tenzing utiligis tiun trakon.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero