Adaptiĝi al nuntempaj cirkonstancoj

Dayli1

nuntempaj_cirkonstancoj.mp3Listen on Posterous

Kiel en la homa vivo ĉio daŭre ŝanĝiĝas, ankaŭ la strukturoj en ekonomiaj entreprenoj kaj eĉ en ŝtataj institucioj submetiĝas al ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj kaj tial devas adaptiĝi al la postuloj de la nova tempo. Se temas pri entreprenoj, tio trafas ankaŭ grandegajn entreprenojn kun longa tradicio. Jam okazis ke grandaj komercaj ĉenoj aŭ poŝtforsendaj vendejoj kun dika katalogo bankrotis. En Germanio tio okazis pri la firmaoj Quelle kaj Neckermann. Kaj antaŭ nelonge bankrotis tie ankaŭ la komerca ĉeno Anton Schlecker kiu okupiĝis pri la vendado de dommastraj produktoj.

Ĉiuj menciitaj entreprenoj havis filiojn en Aŭstrio kiuj estis ekonomie pli bonstataj ol la patrinaj firmaoj en Germanio. Ili tamen finance dependis de la patrino kaj ekzemple Quelle Aŭstrio suferis la saman sorton kiel Quelle Germanio, nome ĝi estis malfondita. Pli bonan sorton trovis la aŭstra filia firmao de Anton Schlecker. Ankaŭ ĝi estis ekonomie sana kaj tial troviĝis aŭstra investanto kiu transprenis la entreprenon kun preskaŭ ĉiuj vendejoj. Li ŝanĝis la nomon al "Dayli", restrukturigis la sortimenton kaj nun la ĝisnunaj kunlaborantoj de la entrepreno povas resti en siaj laborlokoj. Tio do estas pozitiva ekzemplo ke post reorganizado entrepreno povas pluvivi.

Grava faktoro kiu kondukis dum la pasintaj jaroj ofte al drastaj ŝanĝoj en la pejzaĝo de entreprenoj estis la fakto ke pli kaj pli da homoj uzas la interreton por informiĝi pri varoj kaj servoj kaj por mendi resp. aĉeti varojn kaj servojn. Ekzemple mi ĵus legis ke ĉiu tria vojaĝo ĉe ni mendiĝas tra la interreto. Tio ja signifas ke vojaĝagentejoj havas malpli da klientoj kaj do devas adaptiĝi al la nunaj cirkonstancoj.

Antaŭ tiu fono ne estas mirige ke ankaŭ E-organizaĵoj estas viktimoj de tiu evoluo, precipe se temas pri strukturoj kiuj devenas ankoraŭ el jam delonge malaperinta ekonomia kaj socia sistemo, nome la socialismo en la orienta parto de Eŭropo. La plej granda eŭropunia lando en tiu kunteksto estas Pollando. Tie dum jardekoj ekzistadis Pola Esperanto Asocio (PEA) kiu havis filiojn en la tuta lando. Tiuj filioj ne estis memstaraj sed estis adminitrataj de la ĉefsidejo en Varsovio. Tiu centrisma sistemo jam delonge eksmodiĝis, sed oni tie nur tre aŭ tro malfrue ekkomprenis ke necesas ŝanĝi la strukturojn. Nun PEA estas disfalanta, ĉar ne plu eblas pagi la centran aparaton. Ĉu ni tial devas timi ke Esperanto perdos gravan pozicion? Mi diras ke ne. Estas multaj lokaj iniciatoj kaj necesas nur kunordigi ilin, tamen lasante al ili plenan memstarecon.

Hierarkia sistemo hodiaŭ ne plu estas vivokapabla. Do se ni komprenas ke ni devas adapti niajn strukturojn al la nuntempaj cirkonstancoj, ni povas sukcese pluvivi kiel movado.
-- 
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero