Traserĉu tiun blogon

2012-11-15

Artistoj kaj iliaj korpoj

Beethoven1

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

artistoj_korpoj.mp3Listen on Posterous
Kutime oni ligas produktadon de arto al pure mensaj (aŭ, se vi preferas: spiritaj) kapabloj de la artistoj. Sed ne estas tiel simple. Artistoj estas homoj, kaj homoj havas korpon kaj menson (aŭ spiriton). Kaj iliaj korpoj grave influas ilian produktadon de arto. Ĉi tiu aserto sonas versimile, sed ne estas facile science pruvi ĝin.

    
Sciencistoj tamen estas obstinuloj kaj esploristoj el la Universitatoj de Amsterdamo kaj Maastricht entreprenis lastatempe kuriozan esploron pri la ĉi-supra hipotezo. Oni per mirinda detalemo ekzamenis la verkojn de la germana geniulo Betoveno. La prestiĝa medicinrevuo British Medical Journal publikigis la eltrovojn. Temas pri la influo de lia konata surdeco je liaj komponaĵoj.
    
Kiel oni scias, laŭgrada surdiĝo komenciĝas per laŭgrada perdo de la percepto de akutaj sonoj. Kaj kalkulinte la kvanton da akutaj muziknotoj laŭ la pasado de la vivo de tiu artisto, ili klare trovis malpli grandajn ciferojn en la fina periodo. La studo inkluzivis la famajn simfoniojn kaj kvartetojn por kordinstrumentoj – majstroverkoj de la universala muziko. Liaj lastatempaj komponaĵoj enhavas proporcie pli da basaj sonoj. Tamen, kiam la granda Betoveno fariĝis tute surda – kaj komencis "aŭskulti" siajn muzikaĵojn per la "internaj oreloj" – tiam la akutaj sonoj reaperis sur la partituroj! Ekzemple, sian lastan (naŭan) simfonion li komponis jam tute surda, kaj eĉ ĝian  revolucian korusan movimenton – nomatan "Ĝojo" – oni emas atribui al tiu fenomeno. La sekva paŝo estos esploro pri liaj verkoj por pianludado.
    
Leginte tiujn informojn, oni tuj emas konjekti: se la surdeco de Betoveno influis lian arton, kion pensi pri la artrito de Renoir? kaj pri la epilepsio de Dostojevski kaj Machado de Assis? aŭ pri la turmenta astmo de Marcel Proust? kaj pri la kormalsano de Zamenhof?
    
Kaj se konduki niajn spekulaciojn ankoraŭ pli profunden, kion pensi pri la influo de la korpaj cirkonstancoj je la ĉiutagaj agoj kaj faroj de ni mem – la ordinaraj homoj? Ni ĉiuj konstante submetiĝas al limigoj kaj kondiĉoj de niaj korpoj. Ĉu tiu fakto ne estas bona motivo por flegi toleremon inter ni?
    
Jen kial homa solidaremo ne devus dependi nur de religiaj aŭ filozofiaj kredoj.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment