Hejteblaj biciklaj vojoj en Nederlando

hejteblaj_vojoj.mp3Listen on Posterous
La nederlandanoj estas konataj kiel biciklemuloj - kaj estonte ankaŭ glata glacio ne plu devus haltigi ilin: Inĝenieroj disvolvis tavolaĵon por biciklaj vojoj kiu estas hejtebla en kazo de frosto. Kaj tio kompreneble okazos plenrespekte al la medio.

Ili biciklas dum varmego, dum malvarmo kaj eĉ se neĝas. Pluvo ne povas bremsi ilian emon al biciklado same kiel kontraŭdirekta vento. Ŝajnas ke nederlandanoj apenaŭ estas fortireblaj de la biciklo. Ili preskaŭ nenion timas, nur unu danĝero vere minacas ilin: la glata glacio kiu povas elglitigi eĉ la plej lertan biciklanton kaj igi lin "fluganta holandano".

Sed tio espereble ne plu daŭros longe, se la ideo de nederlandaj esploristoj trovos akcepton: Ili volas hejti la biciklajn vojojn ĉe frosto. Por ebligi tion ilin volas utiligi la geotermian energion el profundo de 30 ĝis 50 metroj sub la tero. Tion klarigis Marcel Boerefijn de la inĝeniera firmao Tauw. La kostoj por tia entrepreno tamen estus konsiderinde altaj. Laŭ indikoj de la firmao la kostoj sumiĝus al 20.000 ĝis 40.000 eŭroj por ĉiu kilometro da bicikla vojo. Laŭdire jam nur en Amsterdamo ekzistas 400 kilometroj da biciklaj vojoj. Por hejti ilin ĉiujn, oni devus elspezi jam 8 ĝis 16 milionojn da eŭroj.

Aliflanke la hejtado de biciklaj vojoj ankaŭ ŝparus signifajn kostojn, opinias Boerefijn. Dum vintro ekzemple la komunumo ne plu devus disĵeti tiom da salo. Kaj krome ja jen kaj jen nederlandano falas de sur la biciklo kio povas kaŭzi gravajn vundiĝojn. Do se dum vintro okazus malpli da akcidentoj, la porsana sistemo iom senŝarĝiĝus.

Laŭdire jam kelkaj komunumoj montris intereson pri la projekto kiu estis unuafoje prezentata dum februaro. La orienta urbo Zutphen kun ĉirkaŭ 40.000 enloĝantoj ekzemple atendas pri la rezultoj de provizora prijuĝa studo, antaŭ ol oni volas mendi studon pri realigebleco.

Se tiu ideo pri la hejtado de biciklaj vojoj trovos ĝeneralan akcepton, tio kaŭzos multe da laboro. Ĉar en Nederlando ekzistas entute pli ol 35.000 kilometroj da biciklaj vojoj. Kaj la 16,5 milionoj da nederlandanoj posedas 18 milionojn da bicikloj.
-- 
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA