Traserĉu tiun blogon

2012-11-24

Eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas

Dangxeraj_lokoj1a

Posted by  Anton Oberndorfer to Esperanta Retradio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

teruro_literaturo.mp3Listen on Posterous

Momentoj de teruro kaj literatura citaĵo

Lerta saĝulo estas tiu, kiu kapablas sin liberigi el grava danĝero, kiun prudenta saĝulo jam dekomence evitus. Sed verŝajne eĉ prudenta homo ne ĉiam prudente kondutas.

Malgraŭ, ke jam pasis pli-malpli kvar dekoj da jaroj ekde kiam okazis la eventoj, kiujn mi sube priskribos, ili restas gravuritaj en mia memoro kaj, pripensante ilin, mi bonege rememoras la tiamajn sensaciojn de pura teruro. Ankaŭ se, jam kiel junulon, oni ne min difinis aventurema nesingardulo, sed tute male, ĝuste, kiam mi troviĝis sola en la naturo, mi emis endanĝerigi min mem.

Verŝajne, ĉar mi naskiĝis sur la Alpoj, ĉiam allogis min longegaj montaj promenadoj tutsole por ĝui pri ekscitado de kompleta libereco dum multe da horoj. Tiu ĉi ekscitado ĉefe kulpis pri mia malprudenteco.

En la supra maldekstra bildo vi povas vidi ekzemplon de tielnomata "tibeta ponto". Mi feriadis en Briançon (sudorienta Francujo) kaj, promenante en la ĉirkaŭaĵoj, hazarde atingis profundan valon, super kiu por milita trejnado oni konstruis tre longan tibetan ponton. Jen defio! Tiel, post kelkaj minutoj, mi trovis min meze de la abismo, senespere alkroĉita al la tri ŝtalaj ŝnuroj dum la ponto pro fortaj ventekpuŝoj, balanciĝis tien kaj reen je kelkaj metroj. Vera teruro kaptis min, ĉar mi vere timis ne plu sukcesi teni la piedojn sur la suba ŝnuro kaj fali. Iele-trapele mi trovis pli firman tenon kaj iom-post-iom, klopodante spiri profunde kaj malrapide, reprenis mian memregadon. Mi vere ne memoras kiel post tempo, kiu ŝajnis al mi eterna, mi sukcesis atingi la pontan ekstremaĵon.

Duafoje mi stultege kondutis, ĉifoje sur la italaj Alpoj, kiam mi atingis post kelkaj horoj de grimpado montan kreston inter du pintoj. Ion similan vi povas vidi en la supra dekstra bildo. La roka eĝo estis tiel akra, ke oni ne povis meti la piedojn sur ĝin. Taksante la distancon ne pli ol du cent metroj, mi eksidis rajde kaj ekiris. Kiel kutime, mi ne konsideris la forton de la vento. Je mia dekstra flanko estiĝis muro de nebulo haltigita fare de tre forta vento spiranta el mia maldekstra flanko. Do, dekstraflanke nepenetrebla nebulo kaj maldekstre suno kaj belega vidindaĵo de la monta flanko kaj suba valo. Pro la puŝo de la vento sur la tornistro mi devis uzi ĉiujn miajn fortojn por ne fali. Jen mi, kiel paralizita kaj tro teruriĝinta por provi antaŭeniri aŭ retroiri. Mi nur rememoras, ke mi sterniĝis kaj sukcesis demeti antaŭ mi la tornistron retenante ĝin per la manoj. Tiel mi restis, ne scias kiom da tempo, alkroĉiĝanta per kubutoj kaj kruroj al la roka eĝo. Fine, centimetron post centimetro, mi retroiris ĝis kiam atingis la rokan platformon, el kiu mi ekiris komence.

Similan situacion de teruro en montopasejo oni tikle kaj humure priskribas en la klasika rusa romano "Dek du seĝoj", kiam patro Fjodor, eksa popo, senspire klopodegas forkuri el la kolero de siaj postkurantoj. Mi citas el la elrusigita versio de la israela esperantisto Aleks Kerbel:

"Patro Fjodor ne eltenis turmentojn de la persekutado, kaj ekgrimpis sur tute vertikalan rokon. Supren lin puŝis koro, leviĝanta al la gorĝo mem, kaj speciala, konata nur al timuloj, juko en la kalkanoj.  ...  Li eksaltis, kaj per kelkaj paŝegoj okazis je ĉirkaŭ dudek metroj pli alte. ...  Li okazis sur plataĵo, surgrimpi kiun sukcesis ĝis nun eĉ ne unu homo. Patron Fjodor ekposedis angora teruro. Li komprenis, ke li neniel sukcesos malleviĝi... 
La roko falis sur la ŝoseon vertikale, kaj pri reveno oni eĉ pensi ne povis. Li ekrigardis soben.
– Depre-enu min! – plende kriis patro Fjodor. ...
Post unu horo, kuŝanta sur la ventro, kaj klinanta la kapon soben, li ekvidis, ke [la postkurintoj] foriras.
Malleviĝis rapida nokto. En la obskuro kaj infera bruo, sub nubo mem tremis kaj ploris patro Fjodor. ...
Dum tria tago patro Fjodor komencis prediki al birdoj. Ial li inklinis ilin al luterismo.
– Birdoj, – diris li al ili per sonora voĉo, – pentu vi publike viajn pekojn!
Dum kvara tago oni jam montris lin desobe al ekskursanoj. ...
Post dek tagoj el Vladikaŭkaz venis estingista brigado kun ĉio necesa, kaj deprenis patron Fjodor... kaj sur fajrobrigadista ŝtuparo oni forveturigis la ridegantan pastron en psikiatrian malsanulejon.

--
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org
Movimento Virtual de Esperanto no Brasil

No comments:

Post a Comment