Esperanta Retradio: Vespera telespektado

Vespera telespektado

vespera_telespektado.mp3 Listen on Posterous

watch-tv-shows-online.jpg

Kiam la tagoj fariĝas malpli sunlumaj kaj fine de oktobro la horo ŝanĝiĝas de la somera tempo al la normala Mezeŭropa Tempo (MET) tiam subite la vesperoj sentiĝas tre longaj. Oni sentas la bezonon sidi ĉe varma forno kaj spekti televidon por vidi ion helan, buntan, stimulan.

En Aŭstrio la 26-an de oktobro la lando celebris la nacian festotagon memore al la plena liberiĝo de Aŭstrio en la jaro 1955 kiam je tiu tago la lastaj fremdaj trupoj estis forlasintaj la landon post 10-jara okupado. Okaze de tiu festotago la publikjura aŭstra televido ORF funkciigis du novajn televidajn kanalojn: unu pri sporto kaj la alia pri kulturo. Do la programoferto ankoraŭ pliriĉiĝis, kvankam germanlingvaj televidaj kanaloj jam abundas. Jam estas pli ol 50. Kaj krome per satelito eblas kapti centojn da televidaj kanaloj el la tuta mondo.

Mi havas satelitan antenon ekde la jaro 1994 kiun mi tiam aĉetis por aŭskulti la esperantlingvajn elsendojn de Pola Radio. La kromefiko el tio estis ke mi subite povis ne nur spekti pli da germanlingvaj kanaloj, sed ankaŭ eksterlandajn ekz. la italajn. Tiel ĉe mi la itala lingvo ankaŭ fariĝis kvazaŭ ĉiutaga kaj tio tiom helpis al mi plibonigi mian fluecon en la itala ke mi poste povis labori kiel interpretisto en negocaj aferoj. Kaj tio ankaŭ bonas por la parolado de Esperanto: Se oni volas perdi germanecan akĉenton, oni povas transpreni kelkajn elementojn de itala prononco.

Hodiaŭ mi spektas ĉefe fremdlingvajn televidajn kanalojn, ĉefe por sekvi internaciajn okazaĵojn. Kaj ĉar momente la fokuso direktiĝas al la araba mondoparto kie okazas politikaj kaj sociaj revolucioj mi spektas la araban novaĵkanalon "Al Jazeera" kiu krom la arablingva havas ankaŭ anglalingvan version. Mi eĉ povas kapti brazilajn televidajn kanalojn, sed temas pri religiaj programoj de iuj sektoj, do bedaŭrinde "normalan" brazilan televidon mi ne havas, sed almenaŭ la portugalan "RTP Internacional" kiun mi tre ŝatas.

Kaj en la interreto ankaŭ televidaj programoj abundas. Tamen estas granda diferenco, ĉu oni spektas televidan programon sidante ĉe malgrandekrana komputilo aŭ ĉu oni spektas kuŝante sur sofo la bildon el granda ekrano. Kaj por vespera senstreĉiĝo mi preferas tiun ĉi-lastan eblecon, precipe nun dum la vintra duonjaro.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero