Koni lingvon de labordonanto

Koni lingvon de labordonanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Koni_lingvon_de_labordonanto.mp3 Listen on Posterous
Lingvo_de_labordonanto

Ne tro multe da personoj forveturis labori en Germanio kaj Aŭstrio post la malfermo en majo de labormerkato por poloj - sekvas el informoj de polaj laboroficejoj. De tiu momento pasis kvin monatoj. Nur tiuj, kiuj regas la germanan povas kalkuli je laborpostenoj. Ĉiuj timoj pri amasaj forveturoj de fakuloj montriĝis senkialaj. Organizitajn tiucele laborfoirojn, dum kiuj prezentis siajn ofertojn laboragentejoj, vizitis miloj da personoj, sed multaj el ili tamen ne plenumis atendojn de labordonantoj. La germana merkato bezonas junajn fakulojn, kiuj konas la lingvon de sia dungonto. Tiaj personoj jam havas laboron en Pollando aŭ laboras jam en Britujo, Norvegujo aŭ Nederlando. Ofte la lingvokono de kandidatoj por laborpostenoj estas tro malforta, kaj malfacilas imagi ekz. flegistinon, kiu ne regas bone koncernan fremdan lingvon. Simile estas se temas pri informadikistoj, kies scipovoj ne tro taŭgas tiuterene sen bona kono ĝuste de la germana. Ofte ankaŭ okazas, ke personoj laborantaj en Danlando aŭ Norvegujo jam de kelkaj jaroj serĉas laboron en Germanujo, por povi pli ofte viziti sian hejmon. Ili pretas konsenti pri salajroj pli malaltaj je eĉ 500-600 eŭroj. Dume sur tiea labormerkato ĝuste flegistinoj, kuracistoj kaj inĝenieroj estas serĉataj.

Malgraŭ, ke estas al mi konataj ekzemploj de kunlaboro inter entreprenistoj pere de Esperanto, tamen ankoraŭ ne ekzistas labordonantoj, kiuj postulas konon de la internacia lingvo. Kiom multaj el ni estus pretaj uzi nian lingvon tute flue en almenaŭ unu fako? Ĉu oni enlaborigus nin surbaze de nia hodiaŭa lingvokono? Valoras respondi la demandojn.

Anstataŭ tio trans la anglalingva limo poloj diversmaniere scipovas paroluzi tiean lingvon. Kelkfoje ne havante alian eliron ili estas devigitaj flue alproprigi fremdan paroladon. Sed eĉ tiuj la plej ambiciaj subiĝas al tento poligi fremdajn vortojn dum interparoloj inter si. Tiel naskiĝas nova kvazaŭ-lingvo nomata ŝerce „ponglish". Ĝi kreiĝas ĉefe per la uzo de anglaj vortoj kun polaj finaĵoj. Filologoj plendas, ke tio ĉi estas simpla rezulto de ne tro bona ellerno de la angla kaj maldiligenteco, sed daŭre troviĝas volontaj imitantoj de la nova parolmaniero. Jam antaŭ jarcentduono en ĉikaga pola kvartalo ekzistis simila fenomeno. La lingva kreemo de hodiaŭaj polaj elmigrintoj en la Britaj Insuloj volonte rompas lingvajn principojn. Kelkaj povas nur kun malfacilo orientiĝi pri kio temas al uzantoj de ĉi ĵargono. Tio, kio povas ŝajni oportuna por unuj, por la aliaj fariĝas malfacilaĵo, ĉar la novkreitaj, iom polaj iom anglaj, vortoj ne elvokas la samajn asociaciojn. „Ponglish" havas sian varianton ankaŭ en Pollando precipe inter gejunuloj, kiuj kun plaĉo kaptas anglajn parolturnojn. Kvankam ĉiu lingvo estas vivanta, ĉiam ŝanĝiĝanta organismo, tamen multaj adeptoj de lingva pureco kontraŭas ĝian tiamanieran traktadon. Oni povas ludi per lingvo, sed tio ĉi devus sekvi de ĝia bona kono, kaj neniam de nia lingva mallerteco.

Mi rimarkis, ke kreemaj estas ankaŭ miaj polaj kunuzantoj de E-o, kiuj kelkfoje pro forgeso de koncerna vorto aŭ por pli bone klarigi iun lingvan problemon, ŝerce uzas vorton, kiu sonas kvazaŭ Esperante, kaj fakte estas pola vorto kun E-finaĵo. Tiu situacio elvokas ĉiam tondran ridon kaj mi tiam diras, ke tio estas poligita Esperanto - tio estas „Polanto".

Probable ankaŭ vi, karaj geaŭskultantoj, renkontiĝis kun simila situacio vialande, ĉu mi pravas?

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA