Esperanta Retradio: Nebula novembro

Nebula novembro

nebula_novembro.mp3 Listen on Posterous

bad_wx_01.JPG

Ĉi-jare ĉe ni en Aŭstrio la vetero estas precize laŭsezona. Ĝuste la 1-an de novembro la nebulo ne plu leviĝis sed la tago restis griza ĝis vespero. Do ni vane sopiris la sunon dum la tuta tago. La 1-a de novembro ja estas la festo de "ĉiuj sanktuloj" je kiu la homoj vizitas la tombojn de siaj mortintoj. Tio ja bone kongruas kun la griza vetero kaj oni volonte akceptas ke dum tiu tago oni ne povas ĝui la lumon de la suno. Tamen la perspektivo estas ke tian veteron ni nun havos dum pluraj semajnoj.

Ja ekzistas ebleco fuĝi el la nebulo. La supra limo de la nebulo troviĝas ĉe ĉirkaŭ 1000 metroj de alteco super la maro. Do ni povas veturi al nia belega montara regiono por tie promeni kaj ĝui la radiojn de la suno. Tiu inversa vetero ja havas ankaŭ kroman malavantaĝon: La malbona aero restas malsupre kaj tiel la spirado estas ĝenata. Pro tio en tia tago mi ne ŝatas iri eksteren resp. mi restas ekstere nur laŭ neceso.

La malbona vetero kompreneble influas la humoron: Ankaŭ ĝi fariĝas griza. Oni ja povas iom fuĝi el la grizeco rigardante la buntajn kaj belajn bildojn el televida aŭ komputila ekrano. Tio certe iom helpas sed mankas la moviĝo kaj la bona spirado. Mia bonŝanco estas ke almenaŭ unufoje dum la semajno mi povas kanti en la ĥoro. Tio ja estas tre korvarmiga. Se la vetero ekstere estas malvarma, tiam la homoj serĉas la varmon de forno kaj de aliaj homoj.

En la televido ni spektas ĉiuvespere la veterprognozon kaj oni anoncis varman venton el la sudo kiu espereble forblovos la nebulon. Kutime ĉirkaŭ la 11-a de novembro revenas varmo, la "somero de Sankta Marteno". Post tiuj varmaj tagoj kutime alvenas la unua neĝo, do dum la dua duono de novembro, sed ĉe ni en la ebenaĵo tiu neĝo nur restos dum kelkaj tagoj kaj poste revenos la nebulo. Tio estos la tempo de atendado je kristnasko, la advento. Ĝi celas forpeli la grizon el niaj koroj. La granda espero estas havi "blankan kristnaskon", bedaŭrinde tio nur malofte realiĝas. Do ni devas revi pri la reveno de la suno en la nova jaro. Espero nun vere gravas.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero