Esperanta Retradio: Antikva tabulludo kiel kuracilo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Antikva_tabulludo.mp3 Listen on Posterous
Antikva_tabulludo

Ĉe infanoj suferantaj de malfacilaĵoj en lernado, specialistoj sufiĉe ofte diagnozas perturbojn en atento kaj koncentriĝo. Kadre de la volontula asocio "Amikoj de edukado", mi kunlaboradas, ekde mia emeritiĝo, kun la stabo de lernejo en mia urbo, kiu aparte zorgas pri tiaj infanoj.

Oni provis enkonduki ekde la kvara bazlerneja klaso, ŝakojn kiel aldonan kuracrimedon sed, kiam evidentiĝis la troa malfacileco de tiu ĉi ludo, mi proponis enkonduki alian tabulludon: "Go" (japane "Igo"). Kvankam ni tute ne faris sciencmetodan enketon, ŝajnas, ke la eksperimento kontentige sukcesis.

Go-o estas tre malnova ludo. Ĝi devenas el Ĉinio, kaj disvastiĝis ĉefe en orienta Azio. Unu el du ludantoj havas nigrajn ŝtonetojn, kaj la alia havas blankajn (vidu bildon no. 1). La ludantoj alterne metas ŝtonetojn sur la tabulon, sur la interkruciĝojn de la linioj, kaj konkuras por ĉirkaŭi per la ŝtonetoj pli grandan teritorion ol la kontraŭula teritorio.

La oficiala go-tabulo (japane "goban") konsistas el krado de 19 vertikalaj kaj 19 horizontalaj linioj, sume estigantaj 361 interkruciĝojn (vidu bildon no. 2). Por infanoj, oni uzas tabulon de 5 je 5 aŭ 7 je 7 linioj. Por komencantoj, oni kutime uzas unue tabulon de 9 je 9 kaj poste de 13 je 13 linioj.

La bazaj reguloj estas tiel simplaj, ke ĉiu povas lerni ilin tre rapide kaj baldaŭ ekludi je baza kontentiga nivelo. Strategio estas grava, sed ne ununura aspekto de la ludo, kvankam poste la plialtigo de la ludnivelo kaj la plibonigo de la stilo estas taskoj pri kiuj ludanto povas labori dum sia tuta vivo.

La maldekstra parto de la homa cerbo mastrumas la funkciojn de kalkulado, memoro kaj logika rezonado. La dekstra cerba parto funkcias intuicie, kaptas formojn kaj perceptas spacajn rilatojn. Vere gravas bone utiligi ambaŭ cerbajn hemisferojn, kvankam ŝajnas, ke plejparto da homoj uzas ĉefe la maldekstran cerban hemisferon. Oni jam pruvis, ke goo specife stimulas la dekstran cerban parton, plibonigante juĝkapablon kaj efektive malpliigante streson.

Ĝi utilas por konservi kaj plibonigi mensan viglecon. Sciencaj esploroj indikas, ke ĝi helpas preventi senilecon kaj korkolapsojn kaj povas kontribui al postkolapsa rehabilitado.

Dank' al tre efektiva sistemo de handikapo, eĉ komencanto kaj profesiulo, maljunulo kaj infano povas ĝui goo-kunludadon. En Japanujo, Ĉinujo kaj Korejo oni uzas goo-n kiel edukilon por infanoj, firme opiniante, ke ĝi helpas intensigi sinkoncentradon kaj plibonigi taŭgan kaj ekvilibran juĝkapablon, tiel evoluigante ilian karakteron.

Memkompreneble, kiam oni ludas iun ajn ludon, unu el la ludantoj venkas kaj la alia malvenkas. La ludanto mem respondecas pri sintaksado post venko aŭ malvenko, ĉar ĝuste li decidis pri siaj movoj. La miksaĵo de plezuro kaj seniluziiĝo de venko aŭ malvenko, helpas infanojn maturiĝi kaj akiri taŭgan aliron al la vivo. Sed pli grave estas, ke per goo, infanoj ekkontaktiĝas kun aliaj infanoj kaj malsamaĝaj homoj kaj lernas kiel trakti proksimulojn konsidere kaj dankeme.

En 2001 aperis en japana televido la animacia serio "Hikaru no Go" (vidu bildon no. 3), kiu furore relanĉis la ludon inter la japana kaj monda junularo. Por allogi miajn bazlernejanojn mi dubladis nacilingve, kunlabore kun miaj familianoj, dekduon da epizodoj de tiu serio (vidu ekzemplon ĉe:

Embedded media -- click here to see it.

Oni kompreneble povas ludi goo-n komputile kaj interrete (vidu bildon no. 4) kaj, rilate specife al Esperanto, en Japanujo agas la Esperantista Go-Ligo Internacia.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA