Traserĉu tiun blogon

2011-11-26

Esperanta Retradio: La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Cifereca_nigra_tabulo.mp3 Listen on Posterous
Interaga_nigra_tabulo

La tradicia nigra tabulo en lernejoj fariĝis unue blanka, kiam oni anstataŭigis la kretojn per fiodoraj forviŝeblaj feltoplumoj. Je la komenco de la 90-aj jaroj aperis la unuaj modeloj de cifereca tabulo aŭ pli precize de "plurmedia interaga blanka tabulo".

Komence ĝi disvastiĝis en Nord-Ameriko kaj poste en Britujo kaj Aŭstralio, kie oni vaste enkondukis tian elektronikan apararaton en baz- kaj mez-lernejoj. Dank' al perfektigo de la cifereca tabula sistemo (aparataro kaj programaro) hodiaŭ ĝi fariĝas pli kaj pli disvastiĝinta eĉ en evolulandoj.

Temas fakte pri tuta sistemo (vidu la bildon supre), kiu konsistas el cifereca tabulo (interaganta aŭ per elektronika plumo aŭ per fingroj), komputilo kaj projekciilo uzanta kiel ekranon la blankan tabulon mem. Aldone, la instruistaro havas je dispono taŭgan programaron kaj didaktikajn konformajn materialojn.

La projekciilo ricevas la bildojn el komputilo kaj ilin projekcias sur la tabulo. La indikoj kaj movoj faritaj (depende de la teknologio) per speciala plumo aŭ per fingroj sur la tabula surfaco, aktivigas la komputilajn funkciojn (io simila al tio kio okazas per uzo de kutima komputila muso).

Sur la cifereca tabulo oni povas skribi, desegni, projekcii filmojn, akiri tujajn informojn el la reto, movi bildojn kaj aliajn plurmediajn objektojn (ekz. muzikon kaj voĉon), konservi la lecionon pritraktitan sur la komputilo por plua reuzado kaj por disponigi ĝin al la lernantoj.

Temas do pri teknologia ilo, kiu permesas pluteni la klasikan didaktikan paradigmon fokusigitan sur la nigra tabulo sed potencigante ĝin per plurmediaj eblecoj kaj per kunpartiga ekspluatado de didaktika programaro.

Per helpo de la cifereca tabulo, lernejaj klasoj novmaniere fariĝas medio de lernado kaj formado, kie ĉiu povas interagi kun la okazintaĵoj sur la ekrano.

Kompreneble tute ne temas pri universala panaceo por ĉiuj problemoj de ĉiunivela instruado. Tamen, sekve de sufiĉe da spertoj akumuliĝintaj dum la lastaj dudek jaroj, oni povas sendube konkludi, ke tiu ĉi didaktika novaĵo sendube montris sian realan efikon sur plibonigo de lernado kaj lernantara partopreno. Krome kaj ne malpli grave, ĝi montras altajn favorindicojn fare de instruistoj kaj lernantoj.

Decidan rolon en la sukceso kaj disvastigo de la cifereca tabulo havas la programaro kaj aparte tiu por facile krei prezentadojn kaj plurmediajn lecionojn. Ofte kelkaj horoj sufiĉas por ekmastri la ĉefajn funkciojn de tiaj programoj.

Kelkaj komunaj komponantoj karakterizas la komputilajn programarojn por kreado de didaktika materialo. Jen la plej gravaj:

1. blanka laborareo sur la komputila ekrano, kiu poste dum la prezentado de la leciono fariĝos la tabulo mem. En tiu ĉi areo oni povas skribi, treni bildojn kaj aliajn plurmediajn objektojn el dosierujoj kaj datumbazoj.

2. dosierujoj de filmoj, fiksaj kaj moviĝantaj bildoj, kiujn, helpe de elektronika plumo aŭ fingroj sur la tabulo, oni povas modifi, turni, kloni kaj uzi kiel bazon por krei skemojn, kaj konceptajn mapojn.

3. ilaro por aktivigi funkciojn kiel skribadon per bunte koloraj kaj tipaj linioj, aperigon de tujaj geometriaj formoj kaj virtualaj klavaroj, ktp.

4. aktivigilo de ĉiuj konataj komputilaj programoj kaj, kompreneble, de specifaj jam pretaj didaktikaj programaroj.

Kiel komputila spertulo kaj volontulo de la asocio "Amikoj de edukado", mi havas la ŝancon akompani la enkondukon de ciferecaj tabuloj en la bazlernejo, kie, jam dum kelkaj jaroj mi gvidas rondojn pri Esperanto.

Jen do bonega okazo por adapti komence klasikajn porinfanajn esperantajn kursojn (ekz. "Urso kurso" kaj "Springboard ... to Languages") al tiu ĉi entuziasmiga didaktika medio nomata "cifereca tabulo".

Instruistoj, aparte la plej longservaj, estos devigitaj ŝanĝi sian aliron al instruado kaj tio postulos sufiĉe da streĉado: oni ja devos forlasi sekuran konatan vojon por eniri alian palpe esplorendan.

No comments:

Post a Comment