Esperanta Retradio: Komunumo de E-parolantoj

Komunumo de E-parolantoj

komunumo_parolantoj.mp3 Listen on Posterous

6.jpg

En "Libera Folio" okazis diskuto ĉu por ĉinoj Esperanto estas pli facila ol la angla. Ja ambaŭ lingvoj por ĉinoj estas sufiĉe malfacilaj ĉar ja temas pri hindeŭropaj lingvoj.Tamen inter ambaŭ lingvoj estas diferenco rilate al la grado de malfacileco. Oni taksas ke por atingi la B2-nivelon ĉino bezonas kvaroble pli da studhoroj por la angla ol por Esperanto.

En tiu kunteksto Simono Pejno starigis la demandon kial do povas esti, ke se Esperanto estas tiel facila, tiom da lernantoj de Esperanto restas "eternaj komencantoj"? Mia respondo estas ke la lingvo ja precipe por hindeŭroplingvanoj estas vere tre facila kompare kun aliaj lingvoj, sed por bone lerni fremdan lingvon inkluzive de Esperanto necesas unuflanke tamen iom da talento kaj aliflanke praktiko en aŭdado kaj parolado de la lingvo.

Lerni lingvon postulas ekzercadon, ofte penan, kaj tio funkcias nur se la motiviĝo por tio estas sufiĉe alta. Hodiaŭ la plej forta motivo por lerni Esperanton estas socia: Renkonti homojn por babili kun ili. Esperanto-kluboj servas tiucele. Oni povas tie renkonti homojn, foje eĉ el eksterlando, partopreni laŭplaĉe en E-kurso kaj babili nacilingve kun la klubanoj. Paroli en Esperanto ofte ne konvenas, ĉar se samlingvanoj inter si parolas en Esperanto, ili sentas la fremdecon de la lingvo kaj tial emas rapide reveni al la nacia lingvo. Do en kluba medio Esperanto restas por plej multaj klubanoj je nivelo de komencanto. Ja estas la perspektivo partopreni en internacia kongreso, kaj la grupestro foje sukcesas instigi klubanojn al komuna partopreno, sed tio eble okazas nur unufoje jare kaj do la lingva progreso ne estas tre granda.

Nur tiuj kiuj kuraĝas eniri fremdlingvan medion por perdi tiun senton de fremdeco, tiuj povas lerni la lingvon por flue paroli ĝin. Homoj kiuj vivas ie for de kluboj ne havas la eblecon paroli kun samlingvanoj en Esperanto, do ili devas aŭskulti Esperanton en radio kaj praktiki ĝin pere de la interreto por povi partopreni en internacia aranĝo kaj paroli kun alilandanoj. Mi memoras pri junulo en Patagonio/Suda Argentino kiu antaŭ pli ol 10 jaroj petis min sendi al li kompaktan diskon kun registraĵoj de elsendoj de Pola Radio en Esperanto. Tiaj homoj ofte flue parolas Esperanton kiam ili unuafoje aperas sur la internacia scenejo.

Ĝuste tiajn homojn mi volas atingi per la Esperanta Retradio kaj doni al ili la senton ke ili apartenas al granda virtuala komunumo de Esperanto-parolantoj.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero