Traserĉu tiun blogon

2011-07-06

Esperanto Retradio: Biciklo

Biciklo

biciklo.mp3 Listen on Posterous

Biciklo estas home pedale pelata veturilo, kiu konsistas el kadro kun du radoj, unu malantaŭ la alia. Por sin movi per la biciklo la uzanto sidas sur selo kaj ruligas la radojn per piedpremo sur pedalojn. La biciklanto regas la direkton kaj la bremsojn per siaj manoj sur stirilo (ekzistas ankaŭ bremsoj funkciigataj per la pedaloj).

Unue uzataj en Eŭropo en la 19-a jarcento, bicikloj nun nombriĝas je pli ol unu miliardo tutmonde kaj estas ĉefa transportrimedo en multaj regionoj, i.a. en Ĉinio kaj Nederlando. Ili estas popularaj ankaŭ por distriĝo, kaj adaptiĝis al uzado en multaj aliaj kampoj de homa vivo inkluzive infanludilojn, korpan trejnadon, militajn kaj policajn agadojn, kurierservojn kaj sportojn.

La baza formo de tipaj biciklaj kadro, radoj, pedaloj, selo kaj stirilo apenaŭ ŝanĝiĝis depost kiam la unua ĉenpelata modelo estiĝis ĉirkaŭ 1885, kvankam multaj gravaj detaloj estas intertempe plibonigitaj, speciale depost la apero de modernaj materialoj kaj komputilhelpata desegnado. Ĉi tiuj permesas la disvastigon de specialaj modeloj por specifaj variaĵoj de biciklado.

La biciklo signife influis la historion kaj kulture kaj industrie. En siaj fruaj jaroj, biciklokonstruado uzis jam ekzistantajn teĥnikojn; pli novtempe, bicikla teĥniko kontribuis siavice novajn ideojn.

En multaj landoj oni rajtas uzi biciklojn sur iuj vojoj, kie motoraj veturiloj estas malpermesataj.

La biciklo estas la unua kaj ĝis hodiaŭ plej prezinda individua trafikilo. En Eŭropo ĝi atingis sian plej grandan disvastiĝon en la unua duono de la 20-a jarcento. Pro la kreskanta bonstato kaj pliiĝanta oferto de kompare prezindaj motorizitaj veturiloj la biciklo repuŝiĝis kiel ĉiutaga trafikilo per motocikloj kaj finfine aŭtomobiloj. En la pli malriĉaj regionoj de la mondo la biciklo ankoraŭ ludas simile gravan rolon kiel en Eŭropo komence de la 20-a jarcento.

Nur kiam kreskis la ekologia konscio de la 1970-aj jaroj la biciklo reatingis en la bonstataj nacioj de Eŭropo iom pli grandan signifon en la urbo loka trafiko. Intertempe multaj urboj provas plialtigi la kvoton de biciklantoj en la tuta gamo de trafiko per akcelo de la porbicikla infrastrukturo. Urboj kiel Münster kaj Kopenhago en kiuj la kvoto de bicikla trafiko superas 35 procentojn estas ĉi-rilate konsiderataj kiel modelaj.

Pli ol 50 procentoj de enurbaj vojveturoj ampleksas malpli ol 5 kilometrojn, do estas bone plenumeblaj per biciklo. Ekzistas ankaŭ la ebleco kunporti biciklojn en publikaj transportiloj, do en aŭtobusoj kaj fervojoj. Publikaj bicikloj ĉe stacioj por luado de bicikloj estas oferto en diversaj urboj por akceli la utiligadon kaj kontraŭbatali la ŝteladon. Ekzemple tio funkcias tre bone kaj senkoste por la uzanto en Vieno.

Precipe en Eŭropo dum la lastaj jaroj kreskas la signifo de la bicikla turismo. Konstruiĝis longdistancaj biciklaj vojoj kaj regionaj retoj de biciklaj vojoj kaj tiel en multaj regionoj oni sukcesas altiri turistojn por tiu ekologia varianto de feriado.


No comments:

Post a Comment