Esperanto-Retradio: Sendrata komunikado en Afriko

Sendrata komunikado en Afriko

afriko_sendrata.mp3 Listen on Posterous

cell-phone-number-reverse-lookup-ask.gif

En la mondo daŭre estas multe da mizero. Kaj la ĵurnaloj estas plenaj kun raportoj pri tio. Tio validas precipe por Afriko, kontinento kie la mizero ŝajne havas sian hejmon. Ekzemple nun venas bildoj el Somalio kie homoj malsatmortas pro longdaŭra sekeco. Tamen malgraŭ ĉio tio, ankaŭ en tiuj landoj kiuj estas trafitaj de mizero, estas esperigaj signoj. Mi ne diras ke oni tie jam povas paroli pri evoluo al bonstato, sed la homoj akiras pli kaj pli da kapabloj kaj rimedoj pli bone organizi sian vivon kaj tiel iom post iom atingi vivnivelon kiu permesas al ili vivi sub dignaj cirkonstancoj.

La infrastrukturo en Afriko ĝenerale estas tre malbona. Ekzemple mankas stratoj kiuj kunligus la landojn. Kaj mankas ankaŭ drata telefonreto. La kostoj por starigi ĝin estus gigantaj kaj tamen la investo ne repagiĝus. Sed la moderna komuniktekniko ofertas solvon: la sendratan telefonreton. Por starigi ĝin sufiĉas mastoj en la vilaĝoj. La energio por provizi tiujn mastojn per elektro venas rekte de la suno kaj do eĉ elektra reto ne nepre estas bezonata por tio.

La porteblaj telefonoj - en multaj afrikaj landoj oni nomas ilin "mophos", vorto kunmetita el "movebla" kaj "telefono" - estas haveblaj je malalta prezo por ĉiu kaj la malaltajn telefonkotizojn oni antaŭpagas per telefonkartoj. Kaj jen tiu nova moderna rimedo "mofo" estas valora helpilo por organizi la ekonomion. Ekzemple paŝtistoj komunikas inter si, ĉu iliaj bestaroj transiru al alia loko kie estus pli bona herbo aŭ agrikulturistoj tiel sendependiĝas de la komercistoj en la urboj kiuj aĉetus iliajn produktojn je nur tre malalta prezo.

Kaj la "mofo" havas alian gravan funkcion. Eblas per ĝi transpagi. Tiel la homoj ne plu bezonas kontantan monon kaj do rabistoj estas senŝancaj. La "mofo" anstataŭigas la mankantan bankosistemon. Kompreneble eblas ankaŭ eniri la interreton per la sendrata telefonsistemo kaj do ĉiu en fora loko povas partopreni en la ekonomio kaj tiel supersalti la evoluŝtupon kun lokaj filioj ĉie por la diversaj servoj. Kaj centmiloj da afrikanoj kiuj loĝas en Eŭropo, ekz.en Francio per la telefono ĝiras monon al siaj familioj en Afriko.

Kiel oni vidas progreso en la komunikeblecoj alportas progreson de la vivocirkonstancoj. Komuniki per komuna lingvo certe ankaŭ apartenas al tio. Ĉu Esperanto iam ankaŭ povos kontribui al tio?

Posterous is the place to post everything. Just email us.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero