Traserĉu tiun blogon

2011-07-31

Esperanto-Retradio: Larĝvida blindulo

Larĝvida blindulo

braille_viana_.mp3 Listen on Posterous

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj registris Paŭlo S. Viana el Brazilo


Byst%20Louis%20Braille%20redigerad.jpg

Ekzistas homoj, kiujn grandaj suferoj detruas; ekzistas homoj, kiujn tiaj samaj suferoj kreskigas; ekzistas ankoraŭ aliaj, maloftaj homoj, kiujn turmentado dum la vivo transformas en majeste superajn estulojn. En januaro 2009, la tuta mondo omaĝis la memoron de reprezentanto de tiu tria speco de homoj: antaŭ ducent jaroj naskiĝis en Francujo unu el tiuj grandeguloj: Louis Braille. Plej multaj nuntempuloj scias, kiu estis tiu geniulo, sed malmultaj konas lian kuriozan, inspiran vivhistorion. Valoras la penon rememori ĝin.

La patro de Braille laboris kiel ledmetiisto en urbeto Coupvray, proksime al Parizo. Kiam la knabo estis trijara, dum momenta foresto de la patro, li akcidentiĝis pro misuzo de laborilo kaj vundiĝis je la okuloj. Infekto kondukis al kompleta blindiĝo, tiel ke la figuro de knabeto vaganta tra la stratoj kun bastono en la mano impresis la vilaĝanojn. Transirinte al alia urbo, la familio trovis pastron, kiu amikiĝis al la knabo kaj instruis al li legadon. Tiutempe, uzado de grandaj literoj faritaj per densa materialo konsistigis la solan manieron uzi alfabeton ĉe blinduloj, kio faris legadon preskaŭ nepraktikebla. Braille tamen elstaris per sia mensa lerteco kaj fariĝis instruisto por blinduloj. Kaj kiel instruisto, li ĉiam tre bedaŭris, ke blinduloj eminente povas percepti sonojn, odorojn, palpadon, sed estas forigitaj de la trezoro de libroj kaj aliaj tekstoj. Tiam, li deklaris: "Aliro al komunikado en plej larĝa senco estas aliro al scio, kaj tio estas plej grava por ni... Ni ne bezonas kompaton, nek ke oni rememorigu nin pri nia vundebleco. Ni deziras, ke oni traktu nin kiel egalajn homojn, kaj komunikado estas por ni la vojo por atingi tion."

Unu tagon, dum babilado kun amiko, li eksciis, ke kapitano inventis "noktan skribon", nome kodon por uzado dum noktaj militmanovroj, kiam oni ne riskas bruligi eĉ alumeton, por ne veki la atenton de malamiko. La kodo konsistis el boretoj sur papero, kun formado de kombinoj kaj respondaj signifoj. La menso de Braille ricevis lumegon: li tuj komencis konstrui sian faman metodon por uzado de alfabeto kaj aliaj lingvosignoj. Lia sistemo konsistis el dekoj da kombinoj de reliefaj punktoj sur papero, kiuj respondas al literoj kaj aliaj simboloj. La metodo ricevis kelkajn ŝanĝojn post la inventinto, sed esence ĝi estas la sama ĝis hodiaŭ. Ekzistas nuntempe tri niveloj de malfacileco, laŭ uzado de mallongigoj por oftaj vortoj kaj simboloj, tiel ke la trian nivelon nur malmultaj blinduloj regas. Ĉar la metodo postulas relative altan memorkapablon, tial la regado de la metodo fare de homoj, kiuj blindiĝis je granda aĝo estas kompreneble pli malfacila.

Kvankam lia inventaĵo estas mirinda, tamen dum longa tempo oni ne atentis pri ĝi, kaj eĉ intence ignoris la aferon. Tio multe suferigis lin. Post iom da tempo, li ampleksigis sian metodon ankaŭ al muziknotoj, kio permesis, ke blinduloj legu partiturojn. La afero komencis veki ĉies atenton. Kiam fine aŭtoritatuloj decidis okupiĝi pri la oficialigo de lia legsistemo, li jam estis proksima al sia vivofino. Oni atribuas al li la jenan frazon, diritan kiam li emociite ricevis la informon pri la agnosko de sia inventaĵo: "Trifoje mi ploris en mia vivo: kiam mi blindiĝis, kiam mi eksciis pri la 'nokta skribo' kaj hodiaŭ".

Louis Braille mortis 43-jara, de ftizo. Li forpasis kiel supera homo.

No comments:

Post a Comment