Esperanta Retradio: Duaranga informado

Duaranga informado

duaranga_informado.mp3 Listen on Posterous

India-Daily-Life-picski-1888.jpg

Se oni ĉiutage aplikas la lingvon Esperanto, verkante en ĝi kaj eĉ parolante ĝin, do se oni ĉiutage frontas la defion trovi bonan kaj belan stilon kombine kun interesaj enhavoj, tiam oni el tio ricevas alian vidon pri la lingvo ol tiuj kiuj parolas nur pri Esperanto sed apenaŭ en ĝi. Kaj tiu vido ricevita el ĉiutaga aplikado de la lingvo estas multe pli pozitiva, multe pli optimisma ol tiu kiun havas la "batalantoj ĉe la fronto de informado".
Informado pri la lingvo ja signifas nenion alian ol kion la komercistoj nomas "vendadon" aŭ la merkatikistoj "almerkatigon". Sed dum tiuj informadaj batalantoj cerbumas kiun strategion ili sekvu resp. laŭ kiu plano ili laboru, ili pretervidas la fakton ke por "vendi" aŭ "almerkatigi" ion necesas havi produkton kiu estas preta kaj taŭga por tio. Kaj Esperanto hodiaŭ tute ne estas preta por esti grandskale vendata aŭ almerkatigata.
Mankegas la altkvalita kaj eĉ mezkvalita parola aplikado de la lingvo. Estas granda bezono pluevoluigi la lingvon: Ĝi devas fariĝi pli flua, pli bela, pli riĉa je temoj kiuj estas pritraktataj en ĝi. Bonvolu noti: Mi parolas pri la neceso paroli en Esperanto pli flue, pli bele, kun riĉa temaro. Kontraŭe al tio la demando, ĉu la informado pri Esperanto bone funkcias, estas duaranga, ĉar la plua kreskado de Esperanto hodiaŭ certe ne dependas de la informado pri la lingvo, sed ĉefe de pli da altkvalita aplikado de la lingvo. Nome se tio okazas, la lingvo fariĝas "aŭtokuranto", do ĝi progresas aŭtomate sen grandaj eksteraj impulsoj.
En mia ĉiutaga laboro mi klare vidas ke mankas kuraĝo paroli lal lingvon kaj ke entute nur malmultaj homoj kapablas esprimi sin bone kaj bele en Esperanto eĉ nur skribe. Kaj mi vidas ke tio kion mi faras estas unika. Mi ja deziregas ke aliaj agu simile, daŭre kaj regule provizante la parolkomunumon per parolata lingvo, sed rilate al tio mi renkontas nur silenton. Sed spite al tio mi persistos.

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA