ILEI-konferenco - dua raporto

Komuniko 2 de la ILEI Konferenco

Kunsida denso, vespera etoso

copenhagen-cruises-31-196x300.jpg

Jam la suno ekbrilas sur la trian tagon de la 44a ILEI-konferenco en la Universitato de Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserĉado kaj apogataj projektoj, E-kursoj en la Korea Respubliko, Ĉinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj kunsidoj por prepari la lingvan festivalon, kiu okazos post du tagoj.

La lerneja komisiono kunsidis, kie okazis vigla transdonado de spertoj kaj diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Emfazite estis la graveco raporti ĉiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leĝajn eblojn kaj barojn al la instruado de la lingvo. La komisiono planis manierojn efikigi sian internan komunikadon kaj pretigi gvidilojn por la sekcioj pri evoluigo de enlanda lerneja agado.

La komitato de ILEI dufoje kunsidis, kun 32 membroj. La jarraporto por 2010 estis prezentita kaj akceptita, inkluzive de la financaj rezultoj kaj la revizora raporto, sekve la estraro estas senŝarĝigita pri la agado de la pasinta jaro. La komitato post tio aprobis dekon da modifoj al la liga Statuto, kaj pri 2-3 pliaj punktoj decidis ke la komisiono pri regularoj la enhavon plue diskutu kaj traktu por reveni kun konkretaj vortum-proponoj. La ligo bonvenigas du novajn honorajn membrojn: Bertil Andreasson el Svedio, kiu estis la liga kasisto tra 17 jaroj kaj kiu organizis plurajn ligajn konferencojn, kaj Mauro La Torre el Italio, la prezidinto de ILEI inter 1997 kaj 2003 kaj multjara evoluiginto de lingvo-lernaj programoj kaj fondinto de la unua projekto Interkulturo. Malpli agrabla tasko estis la eksigo de tri sekcioj kiuj ne plu funkcias kaj ne estas refunkciigeblaj: en Britio, Irano kaj Rusio (kvankam pri tiulasta estas pozitivaj evoluoj por fondo de nova sekcio) – sekve la ligo nun havas 30 sekciojn. La elekto-komisiono estis reelektita kun sama konsisto kiel nun por la sekvaj tri jaroj. La komitato decidis altigi modeste la membro-kotizojn kaj abonojn por Juna amiko, sed akceptos ĝis la jarfino kotizojn por 2012 kaj 2013 lau nunaj tarifoj. La protokoloj de la unuaj du kunsidoj jam estas pretaj kaj estas distribuataj. En sia tria kunsido la komitato traktos novan sekcian aliĝpeton, rekompletigon de la estraro,  revizion de la Interna Regularo. Fine, ĝi diskutos la estontan agadon, inkluzive de la planoj por la sekva konferenco en Ĉinio, kaj por postaj jaroj.

La vesperaj programoj disvolviĝas bonetose kun multaj ebloj kontribui kaj aktivi. Post la interkona vespero sekvis dana vespero kaj internacia vespero kiu vere pravigis tiun adjektivon, kaj sekvos nun dancvespero, kun dancoj atendeblaj el Indonezio, Danlando, Nepalo, Kubo, kelkaj Afrikaj landoj, aldone al svarmo da europaj landoj.

Preparoj intensiĝas por la simpozio fine de la konferenco, pri kio ni raportos aparte. Ni atendas dudekon da pliaj partoprenontoj por tiu aranĝo, tiel ke la nombro de sumaj aliĝoj jam superas cent.


--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI

__._,_.___

Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA