Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 396

ARKONES INVITAS POR LA 26-A FOJO AL POZNANO

ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a gxis la 26-a de septembro. La prestigxon de la arangxo emfazas la fakto, ke ankaux cxi-jare gxi estas auxspiciata de ambaux cxefaj mondaj Esperanto-organizajxoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.

La organizantoj invitas membrojn de ambaux organizajxoj veni al Poznań por partopreni la
arangxon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj cxe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaux cxi-foje preparis ricxan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korjxenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj pluraj aliaj kompetentuloj.

Oni povas aligxi al ARKONES pere de la retejo www.arkones.org, kie trovigxas ankaux detaloj pri la programo, logxeblecoj k.a. utilaj informoj.

ROGENER PAVINSKI NOVA REDAKTORO DE KONTAKTO

Rogener Pavinski sekvos Pauxlon Mojxajev kiel redaktoro de la revuo Kontakto. La Estraro de UEA konfirmis la decidon de la Estraro de TEJO, kiu elektis Pavinski post publika konkurso inter pli ol 20 kandidatoj. La juna brazilano aktivas diverskampe de pluraj jaroj. Kiel filmisto li estis kunkreinto de la filmo Esperanto estas.... Kiel muzikisto li estis interalie vocxo de la grupo Supernova, kiu precipe famigxis per siaj prezentadoj en la pasintjaraj UK kaj IJK. De 2004 gxis 2006 li redaktis la bultenon Momenton! de Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj de 2007 gxis 2009 li estis estrarano de TEJO.

Rogener Pavinski estis elektita kiel redaktoro por du jaroj. La unua Kontakto sub lia redakto estos n-ro 5 de la nuna jaro. "Mi multe dankas la konfidon, kiun la TEJO-estraro havas je miaj kapabloj”, li diris post sia elekto. “Mi strebos doni novan vivon al la revuo kaj labori, por ke gxi estu pli alloga, kultura kaj fresxtema. Mi planas multajn novajxojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de la nova Kontakto".

La revuon Kontakto ricevas cxiu individua membro de TEJO. Ekde 2011 gxi enhavos ankaux la bultenon TEJO tutmonde, kiu cxesos aperi kiel aparta eldonajxo. Oni povas aboni al Kontakto ankaux aparte pagante la subtenan kotizon Patrono de TEJO aux simplan abonon. Favora ebleco por kluboj, kursoj k.a. estas kolektiva abono de minimume 6 ekzempleroj. Se cxiuj ekzempleroj estos sendataj en unu pakajxo al la sama adreso, oni ricevas rabaton de 40% el la plena abonprezo; se la numeroj estos sendataj rekte al la unuopaj ricevantoj, la rabato estas 20%.

Reta abonilo: www.uea.org/alighoj/revu_abon.php

EN LA RETA BROKANTEJO DE UEA NUN ANKAUx PERIODAJxOJ

Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, cxar ili elcxerpigxis. La fako de brokantajxoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj sercxas elcxerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantajxoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaux liston de malnovaj periodajxoj.

La reta brokantejo trovigxas cxe katalogo.uea.org/index.php, kie eblas sercxi deziratan libron tajpante gxian titolon en la sercxfenestreto. Eblas ankaux foliumi listojn de brokantajxoj ordigitaj alfabete laux la titolo. Klakante la mendobutonon cxe la koncerna titolo oni povas meti gxin en sian acxetkorbon, tute same kiel cxe la "malbrokantaj" eldonajxoj. Eblas ankaux elsxuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantajxoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaux 1400 titoloj. La listo de brokantajxoj ankoraux ne gxisdatigxas auxtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaux titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.

La nova brokantejo de periodajxoj trovigxas cxe katalogo.uea.org/index.php, kie la periodajxoj estas ordigitaj alfabete laux la titolo. Cxe cxiu unuopa numero trovigxas mendobutono por aldoni gxin al sia acxetkorbo. Se oni ne trovas sercxatan revuon aux unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, cxu gxi intertempe farigxis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaux librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke gxi momente ne estas havebla. Inter la periodajxoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj ecx kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informigxi cxe <libroservo@co.uea.org>.


Comments

Popular posts from this blog

Fwd: [Bildoj Kaj Tekstoj] Pleneco post eltondo

Landa Kongreso de Esperanto-USA

Bona Espero